Lavrov: Rusio sendis al Venezuelo militan personaron laŭ dulanda interkonsento

(GMT+08:00) 2019-04-01 12:41:55     Redaktoro:Yu

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris dimanĉe dum intervjuo kun raportistoj, ke la sendo de rusa milita personaro al Venezuelo konformas al interkonsento atingita de la du registaroj.

Lastatempe, usona prezidento Donald Trump diris, ke Usono konsideros ĉiujn agadplanojn. Tio celas devigi Rusion retiri siajn militajn specialistojn el Venezuelo. Lavrov diris al raportistoj, ke la rusa flanko jam faris klarigon pri la laboro de la milita personaro, ke Rusio sendis la militan personaron al Venezuelo por bonteni ekipaĵojn lastatempe transportitajn al la lando, kio konformas al la dulanda interregistara interkonsento aprobita de la venezuela parlamento kaj ankaŭ al la venezuela konstitucio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin