UEA inaŭguras ĉe la reta Revuo Esperanto rubrikon pri Monda Kulturo

(GMT+08:00) 2019-04-02 09:23:09     Redaktoro:Ĝoja

Kadre de la laboroj pri sia fako Kulturo, Estrarano de UEA Fernando Maia Jr., kunlabore kun la tuta Estraro kaj la redaktoroj Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, inaŭguris novan rubrikon en la reta Revuo Esperanto, sub la titolo Monda Kulturo. La rubriko plenumas parton de liaj planoj dum kandidatiĝo al la Estraro por la fako Kulturo, nome labori pri 3 kulturaj aspektoj en UEA: esperanta, organiza kaj internacia kaj monda kulturo. La nova rubriko ĉi-okaze spegulas tiun lastan branĉon.

La esenca celo de la rubriko estas aperigi artikolojn, kiuj prezentas elementojn de niaj diversaj kulturoj tra la mondo – muzika, literatura, pentrarta, kinarta, danca, arkitektura ktp. – kaj kulturajn aspektojn vastasence: popolaj moroj, lingvoj, tradicioj, historioj k.a.

Principe la rubriko aperos ekskluzive en la reta versio de Revuo Esperanto kaj jam eblas legi la unuan kaj duan artikolojn: (1) Esplorante la rilaton inter finnoj kaj kafo (2)La korea alfabeto: socia inkluzivo per lingva politiko

Sekve al tiu inaŭguro, kun la intenco, ke tiu rubriko estu vere diverseca, UEA nun alvokas la Esperanto-komunumon partopreni en ĝi per sendo de artikoloj. Nur per ĉies kontribuado la rubriko Monda Kulturo povos kapti la necesajn buntecon kaj reprezentadon por la ideo malantaŭ tiu iniciato. La gvidilinioj por tiuj, kiuj volas kontribui, estas:

Strukture la artikoloj devos rilati al iu specifa kultura branĉo – Muziko, Beletro, Pentrarto, Kinarto, Kuirarto ktp. – aŭ al iu kultura aspekto – lingvo, moro, historio ktp. – kaj ankaŭ al iu lando aŭ mondregiono.

Enhave oni estas kuraĝigata verki pri lokaj kulturaĵoj, por ke la serio rolu kvazaŭ mozaiko pri nia monda diverseco, sed artikoloj pri komunaj kulturaj aspektoj tra la mondo ankaŭ bonvenas.

La artikoloj estu averaĝe 500-1000-vortojn longaj. Kvankam por la reta revuo ne estas nuntempe grava limigo, el ĵurnalisma vidpunkto homoj ŝatas en la reto legi malpli longajn artikolojn; tamen oni povos ankaŭ interkonsenti kun la redakcio pri akcepto de pli longaj artikoloj, se la temo tion postulas.

Ĉiuj el la artikoloj havu bildojn aŭ fotojn, sed ne devas esti problemoj kun kopirajto – oni devas zorgi klare informi pri la aŭtoro de la bildo, la fonto kaj la permesilo uzi la bildon, se ĝi ne estas mem propra kreaĵo.

Fine la proponatajn artikolojn oni sendu al redakcio@revuoesperanto.org  kaj al fmaiajr@gmail.com .

Se vi emas mem verki viajn artikolojn aŭ post permeso traduki kulturajn materialojn el aliaj lingvoj, UEA instigas vin aliĝi al tiu iniciato kaj antaŭdeziras bonan laboradon.

(Informo el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin