Novaĵoj (Aprilo 02)

(GMT+08:00) 2019-04-02 16:05:58     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas mardo, la 2a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi renkontiĝis kun delegacio de La Pliaĝuloj; britaj leĝdonantoj malakceptis ĉiun el kvar elektoj por retiro el EU. Sekve estos la programero Tra la Mondo. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Lunde en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun delegacio de La Pliaĝuloj, internacia neregistara organizo, gvidata de ĝia prezidanto, eksa prezidento de Irlando, Mary Robinson.

Xi diris en la renkontiĝo, ke la mondo alfrontas senprecedencajn ŝanĝiĝojn, dum la perspektivo de internacia kunlaboro, kaj ankaŭ solvoj al tutmondaj defioj kaj la estonteco de homa socio estas pripensataj de pli kaj pli multaj akravidaj homoj. Xi diris, ke la ĉina flanko rekomendas kultivadon de konscio pri la komunumo kun komuna estonteco por la homaro, kaj pli bonan konstruadon kaj zorgadon de nia komuna planedo, kaj ĉiu lando havas respondecon pri la estonteco de la homaro. Ĉinio estas grava evoluanta lando, sed ĝi neniam evitas siajn internaciajn respondecojn. Ĉinio serĉas kunlaboron kun kungajnaj rezultoj kaj helpas evoluantajn landojn realigi komunan progreson dum sia procezo de disvolvado. Li diris, ke Ĉinio ĉiam serĉis ĝustan aliron al justo kaj interesoj, metante juston antaŭ interesoj, kaj donis malegoisman helpon al afrikaj landoj, kiam ĝi ankoraŭ estis tre malriĉa.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio ĉiam havas malferman sintenon pri la reformo de multflankaj institucioj. Li emfazis, ke la reformo devas esti diskutata de ĉiuj koncernaj landoj kaj akomodiĝi al la laŭleĝaj zorgoj de ĉiuj partioj konforme al universale agnoskitaj reguloj servantaj la komunajn interesojn de plejpartaj landoj.

Ankaŭ Mary Robinson, prezidantino de La Pliaĝuloj kaj eksa prezidento de Irlando, Ban Ki-moon, kunvicprezidanto, eksa ĝenerala sekretario de la UN kaj prezidanto de Boao-Forumo por Azio, kaj Ernesto Zedillo, eksa prezidento de Meksiko faris paroladojn nome de La Pliaĝuloj.

Lunde en Pekino, ĉina ĉefministro Li Keqiang okazigis intertraktadon kun vizitanta nov-zelanda ĉefministro Jacinda Ardern, kaj la du flankoj konsentis fortigi kunlaboron kaj komune protekti multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj.

Li denove esprimis siajn kondolencojn al Ardern pro la pafmortigo en la nov-zelanda urbo Christchurch. Li diris, ke duflanka kunlaboro estas ĉiam ĉe la kapo de kunlaboro inter Ĉinio kaj okcidentaj landoj, kaj nun la du landoj alfrontas novajn oportunojn. Ĉinio volas integri la iniciaton Zono kaj Vojo kun la evoluigaj strategioj de Nov-Zelando, ekspluati la potencialon kaj akceli duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron. Li akcentis, ke la du flankoj devas krei egalan, justan, travideblan, oportunan kaj nediskriminacian komercan medion por entreprenoj de ambaŭ landoj, akceli intertraktadon pri ĝisdatigo de la liberkomerca interkonsento inter la du landoj kaj levi ekonomian kaj komercan kunlaboron al pli alta nivelo.

Li ankaŭ alvokis la du flankojn profundigi kunlaboron en agrikulturo, financo, impostado kaj infrastruktura konstruo, kaj vastigi turisman kunlaboron kaj interpopolajn kaj kulturajn interŝanĝojn.

Ardern diris, ke Nov-Zelando, kiel unu el la okcidentaj landoj, kiuj plej frue establis diplomatiajn rilatojn kun la Ĉina Popola Respubliko kaj subskribis duflankan liberkomercan interkonsenton, atribuas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj firme sekvas la politikon pri unu Ĉinio. Nov-Zelando bonvenigas investon de ĉinaj entreprenoj kaj kreos bonan komercan medion sen diskriminacio kontraŭ iu ajn entrepreno el iu ajn lando.

Marde matene en la Vjetnama Nacia Artgalerio en la ĉefurbo Hanojo malfermiĝis la ekspozicio de atingoj de Ĉinio en la 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo, kiun kunorganizis la ĉina ambasadorejo al Vjetnamio kaj la Vjetnama Nacia Artgalerio.

Ĉina ambasadoro al Vjetnamio, Xiong Bo, diris en la inaŭguro, ke la reformo kaj pordmalfermo ne nur grave ŝanĝis Ĉinion, sed ankaŭ profunde influis la mondon. La ĉina kontribuo al la ekonomia kresko de la mondo superis 30-procentojn en la pasintaj jaroj, kaj Ĉinio fariĝis grava motoro de la ekonomia kresko de la tuta mondo.

Britaj leĝdonantoj lunde voĉdone decidis malakcepti ĉiujn kvar proponitajn elektojn por la retiro de Britio el la Eŭropa Unio. Estis la dua fojo ekde vendredo, ke neniu el la elektoj proponitaj de parlamentanoj por la retiro gajnis klaran subtenon en la Malsupera Ĉambro.

Parlamentanoj rifuzis ĉiujn kvar proponojn, elektitajn de prezidanto de la Malsupera Ĉambro John Bercow por trarompi la nunan senelirejon de la retiro. La brita registaro devas decidi antaŭ la 12a de aprilo, kiel Britio foriros el la EU.

Neniu el la kvar alternativoj al la interkonsento de brita ĉefministro Theresa May pri la retiro ricevis subtenon el plimulto de parlamentanoj en la dua indika voĉdono, kiu komenciĝis je ĉirkaŭ la 20a horo lunde laŭ loka tempo kaj kies rezultoj estis anoncitaj je ĉirkaŭ la 22a horo.

Parlamentanoj malakceptis per 261 voĉoj kontraŭ 282 la proponon, ke Britio restu en la unuopa merkato kaj traktadu kun la EU pri dogana unio.

Sud-korea prezidento Moon Jae-in diris lunde, ke venontsemajne li vizitos Usonon. Dume, li profunde diskutos kun usona prezidento Donald Trump pri rekomenco de dialogo inter la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Usono.

Moon diris, ke la dua renkontiĝo inter la gvidantoj de Usono kaj la KDPR ne povis atingi interkonsenton, kaj la paca procezo de la Korea Duoninsulo alfrontas malfacilon, sed li firme kredas, ke Sud-Koreio, la KDPR kaj Usono ne volas reveni al la pasinta streĉeco.

La sud-korea prezidentejo deklaris en la lasta vendredo, ke de la 10a ĝis 11a de aprilo, Moon vizitos Usonon kaj renkontiĝos kun Trump.

Usona aganta ministro pri defendo Patrick Shanahan lunde okazigis intertraktadon kun vizitanta sudkorea ministro pri defendo Jeong Kyeong-doo pri la situacio en la Korea Duoninsulo kaj la usona-sudkorea alianco.

Deklaro publikigita de pentagono diris, ke la du ministroj pri defendo diskutis pri klopodoj, faritaj de la du landoj post la dua pintkunveno inter Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko por subteno al sennukleigo de la duoninsulo, kaj promesis striktigi duflankan kunlaboron kaj fortigi rilatojn de alianco.

Usona ŝtatsekretario Mike Pompeo diris lunde, ke la usona flanko ĉiam serĉas ŝancon por dialogo kaj kunlaboro kun Rusio.

Pompeo faris la rimarkojn dum prelego en la Usona Terarmea Akademio, responde al demando de studento pri la ebleco bonigi rilatojn kun Rusio post la enketo pri "interveno" de Rusio en la usona prezidenta elekto. Li diris, ke la usona flanko ĉiam serĉas ŝancon por kunlaboro kun Rusio en la kampoj de komunaj interesoj.

Pompeo esperis komenci dialogon kun Rusio en la kampoj, en kiuj la du flankoj havas malsamajn interesojn. Tamen li akcentis, ke la rusa armeo devas foriri el Venezuelo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin