Novokreo en scienco kaj tekniko kondukas altkvalitan evoluigon

(GMT+08:00) 2019-04-02 18:15:12     Redaktoro:Xiong

En la lastaj jaroj la ĉina ekonomio transformiĝis de altrapida kresko al altkvalita evoluigo. En Pekino, kiel moderna urbo, altkvalita evoluigo jam fariĝis plej ĉefa karakterizaĵo, kaj interalie, novokreo en scienco kaj tekniko estas grava fundamento por apogi la altkvalitan evoluigon en Pekino.

Jam en 2018, en zhongguancun de Pekino, sin trovis pli ol 22 mil altteknologiaj entreprenoj, kaj la sumo de iliaj enspezoj superis 5 800 miliardojn da juanoj, kreskante je 11% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. Komence de la 90aj jaroj de la lasta jarcento en Zhongguancun estis nur unu strato de elektronikaj produktaĵoj, kaj poste ĝi faris sin "Silicia Valo" de Ĉinio. Nun ĝi montras sin kiel ekzempla zono de meminiciata novokreo en Ĉinio.

En 2018 Pekino havis 25 mil altteknologiajn entreprenojn ŝtatnivelajn, kaj la nombro kreskis je 25% kompare kun tiu en la pasinta jaro. Ĝis la fino de la jaro 2018 ĉiu centmilhomo havis 111,2 patentitajn inventojn, kaj la kvanto de patentaj petoj kaj de patentaj rajtigoj kreskis respektive je 13,6% kaj je 15,47%.

"Progresas nur novigantoj, potencas nur novigantoj, konkeras nur novigantoj." En Pekino novokreo estas unu el la plej gravaj rimedoj por la altkvalita evoluigo. Multaj faktoj pruvas, ke sur la vojo de altkvalita evoluigo Pekino iros pli malproksimen en pli bela respektivo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin