De kie venis "Ĉiniofobio" por Eŭropo?

(GMT+08:00) 2019-04-02 20:41:19     Redaktoro:Xiong

"Ni ne devus esti histeriaj, la nuna "Ĉiniofobio" estas senkaŭza." "Ĉiakaze, ni malpermesas al Eŭropo fondi al si defendan bastionon."

La averto de Holger Bingmann, la prezidanto de la Asocio de Pogranda Vendo, Ekstera Komerco kaj Servo, tio estas pri "Ĉiniofobio" kaj la turniĝo de Eŭropo en industria politiko.

Laŭ raporto de la brita novaĵagentejo Reuters, lastatempe Germanio kaj Francio kune proponis, ke la registaroj ludu pli grandan rolon en industria politiko, kaj esperis kulturi "ĉampionajn entreprenojn" por respondi al la konkurencoj el Ĉinio kaj Usono. Kaj krome, la landoj ambaŭ postulis, ke la registaroj alprenu rimedojn por akceli novigon kaj protekti gravajn industriojn.

Rilate tion, Bingmann avertis, ke oni ne estu suferata per "Ĉiniofobio", nek praktiku fermitan politikon. En sia deklaro li diras: "Se oni opinias, ke ni fermus nian pordon interne de lando aŭ Eŭropo kaj povus krei laborlokojn kaj riĉan vivon, tio estas erara."

Estas rimarkiginde, ke ne malmultaj eŭropanoj ĉiam troigas la evoluadon de Ĉinio. Tia troigo vekis nenecesan maltrankviliĝon, kvankam tio baziĝas sur nenio. Ĝuste kiel franca amaskomunikilo indikis, ke en Ĉinio la pokapa enspezo laŭ la malneta enlanda produkto estas nur 7 000 eŭroj, dum en Francio pli ol 35 000. Do inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio sin trovas certa distanco, kaj sekve Eŭropa Unio ne multe surpriziĝu pri tio.

Jes, oni ne malkonfesas, ke Ĉinio direktas sian ekonomion al altkvalita evoluado, kaj la distanco inter Ĉinio kaj evoluintaj landoj, inkluzive de eŭropaj landoj, certe estos malgrandigita. Sed, ĉu riĉiĝinta Ĉinio estigus fobion? Faktoj estas malaj. Ĝuste kiel Bingmann rimarkigis, kiam li estis intervjuate de germana komunikilo: "Niaj entreprenoj fartas tre bone en komercado en Ĉinio". Li diris, ke nun estas multaj germanaj entreprenoj, kies komerca kvoto en Ĉinio jam superis 40%. Bingmann emfazis, ke Germanio ne estas viktimo, sed male, unu el la profitantoj de la ekonomia leviĝo de Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin