Usona kaj sudkorea ministroj pri defendo diskutis pri situacio en Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2019-04-02 14:23:06     Redaktoro:Yu

Usona aganta ministro pri defendo Patrick Shanahan lunde okazigis intertraktadon kun vizitanta sudkorea ministro pri defendo Jeong Kyeong-doo pri la situacio en la Korea Duoninsulo kaj la usona-sudkorea alianco.

Deklaro publikigita de pentagono diris, ke la du ministroj pri defendo diskutis pri klopodoj, faritaj de la du landoj post la dua pintkunveno inter Usono kaj la Korea Demokratia Popola Respubliko por subteno al sennukleigo de la duoninsulo, kaj promesis striktigi duflankan kunlaboron kaj fortigi rilatojn de alianco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin