Novaĵoj (Aprilo 03)

(GMT+08:00) 2019-04-03 16:47:08     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Selena kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas merkredo, la 3a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: ĉina ĉefministro vizitos Eŭropon de la 8a ĝis 12a de aprilo; brita ĉefministro emfazis neceson de plua prokrasto de la retiro el la EU. Sekve estos la programeroj Paralele kun la Mondo kaj Plezura Legado. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina ĉefministro Li Keqiang vojaĝos al Eŭropo de la 8a kaj 12a de aprilo por la 21a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio en Bruselo, la 8a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj en Kroatio, kaj oficiala vizito al la lando.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde en Pekino, ke Li faros la eŭropan vojaĝon laŭ la interkonsento atingita de la ĉina kaj eŭropa flankoj, kaj ankaŭ la invito de kroata ĉefministro Andrej Plenkovic.

Lastatempe en Pekino okazis la dua fazo de la kvara ĉina-sudkorea intertraktado pri liberkomerca interkonsento. La intertraktado stabile progresis, kaj negativa listo unuafoje estis enkondukita en intertraktadon pri servokomerco kaj investado.

Bai Ming, vicdirektoro de la sekcio pri internacia merkato sub la instituto de la Ĉina Ministerio de Komerco, diris, ke la enkonduko de negativa listo en la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento estas tre natura, ĉar la ĉina sistemo de negativa listo metis bazon por tio. Li aldonis, ke se la intertraktado sukcesos, la rezulto pruvos la pluan konektiĝon de la ĉina sistemo kun internaciaj normoj, kio antaŭenpuŝos liberkomercajn intertraktadojn de Ĉinio kun aliaj landoj kaj akcelos konstruadon de la sistemo de negativa listo.

Pli ol 600 entreprenistoj el Ĉinio kaj arabaj landoj diskutis pri kunlaboro dum la oka entreprenista kongreso sub la Forumo pri Kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Ŝtatoj, kiu malfermiĝis marde en Tunizo, la ĉefurbo de Tunizio.

Chen Xiaoguang, vicprezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco, diris, ke ekonomia kaj komerca kunlaboro ludas gravan rolon en ĉina-araba pragmata kunlaboro. En 2018, la kvanto de komerco inter Ĉinio kaj arabaj landoj atingis 244,3 miliardojn da usonaj dolaroj, je 27,7% pli multe ol la antaŭa jaro. La arabaj landoj plene uzas siajn geografiajn avantaĝojn de la kunligo de Mez-Oriento kaj Afriko, ligante siajn evoluigajn strategiojn kun la de Ĉinio proponita iniciato Zono kaj Vojo, kaj atingis fruktodonajn rezultojn.

Tunizia ĉefministro Youssef Chahed diris, ke la konferenco ebligas al ĉinaj kaj arabaj entreprenistoj esplori investajn ŝancojn en diversaj kampoj por atingi komunajn profitojn. Li diris, ke la konferenco injektos novan energion por kreskado en la ĉina-araban ekonomian kaj komercan kunlaboron. Li diris ankaŭ, ke Tunizio esperas allogi pli da ĉinaj investoj en potencialaj sektoroj sub la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

Kamal Hassan Ali, ĝenerala sekretario pri ekonomiaj aferoj de la Araba Ligo, diris, ke la konferenco fortigos la multnivelan ĉina-araban strategian kunlaboron sub la iniciato proponita de Ĉinio en 2013.

Kun la temo "kunhavi disvolvajn oportunojn, atingi kungajnajn rezultojn" la dutaga kunveno liveros platformon por investaj interŝanĝoj en kampoj, kiel ekzemple fabrikado, energioj, infrastrukturaj projektoj, financa investo kaj turismaj servoj.

Marde en la tajlanda ĉefurbo Bangkoko okazis simpozio pri ĉina-japana kunlaboro en triapartia merkato sub la aŭspicioj de la Ĉina Konsilio por la Akcelado de Komerco kaj la Japana Organizo pri Ekstera Komerco kaj sub la helpo de la oficejo de tajlanda orienta ekonomia koridoro.

En majo de 2018, kiam ĉina ĉefministro vizitis Japanion, li kaj japana ĉefministro Shinzo Abe atingis konsenton pri ĉina-japana kunlaboro en triapartia merkato. Tiam la du landoj subskribis ĉi-rilatan memorandon. Por efektivigi la konsenton de la du gvidantoj, la Ĉina Konsilio por la Akcelado de Komerco kaj la Japana Organizo pri Ekstera Komerco kunorganizis la simpozion pri kunlaboro en triapartia merkato, kun la celo diskuti eblecon de kunlaboro pri triapartia merkato en Tajlando kaj faciligi kunlaboron inter ĉinaj kaj japanaj entreprenoj en konstruado de orienta ekonomia koridoro kaj saĝa urbo en Tajlando.

Sud-Koreio merkrede redonis restaĵojn de dek pliaj ĉinaj soldatoj mortigitaj en la Korea milito inter 1950 kaj 1953.

La transdona ceremonio okazis en la Internacia Flughaveno de Incheon, okcidente de la ĉefurbo Seulo, por redoni la restaĵojn de 10 ĉinaj volontulaj soldatoj mortigitaj en la milito. Dum la ceremonio sud-koreaj soldatoj transdonis la ĉerkojn kovritajn per la ĉina flago, al ĉinaj soldatoj, kaj la lastaj portis ilin en aviadilon.

Tio markis la sesan transdonan ceremonion. Sud-Koreio redonis la restaĵojn de 589 ĉinaj volontulaj soldatoj mortigitaj en la Korea Milito, inkluzive de 437 en 2014, 68 en 2015, 36 en 2016, 28 en 2017 kaj 20 en 2018.

Brita ĉefministro Theresa May diris marde nokte, ke Britio bezonas pluan malfruigon de la limdato difinita en la Artikolo 50 por certigi, ke Britio forlasu la Eŭropan Union kun interkonsento.

Ŝi diris ankaŭ, ke ŝi volas sidiĝi kun estro de la ĉefa opozicio Labor-Partio, Jeremy Corbyn, por scii, ĉu ili povus elpensi planon rompi la senelirejon priskribitan de ŝi.

Ŝi esperis, ke la brita parlamento konsentos pri interkonsento kun Bruselo antaŭ la 22a de majo, kaj ke forlasi la Eŭropan Union kun interkonsento restas la plej bona solvo. Ŝi diris, ke se ŝi kaj Corbyn ne povus konsenti pri unueca maniero, serio da elektoj por la venontaj rilatoj estos prezentitaj al la Malsupera Ĉambro. May diris, ke la registaro obeos la decidon de la Malsupera Ĉambro, nur se ankaŭ la Labor-Partio faros tion.

La UN deklaris komencon de nova agado por protekti infanojn, kiuj estas influitaj de armitaj konfliktoj. La agado celas fortigi internacian kunlaboron kaj fini seriozajn atencojn de armitaj konfliktoj al infanoj.

Antonio Gutterrs, ĝenerala sekretario de la UN diris, ke la UN ĉiam dediĉas sian energion al forigo de influo de armitaj konfliktoj al infanoj, kaj ĝi jam helpis 130 milojn da infanoj liberigi sin el regado de armitaj organizoj.

Zimbabva ministro pri informo diris marde, ke la nombro de mortintoj ligitaj kun la ciklono Idai kreskis ĝis 268 en Zimbabvo.

Monica Mutsvangwa diris en gazetara konferenco, ke oni jam sciis kun afliktiĝo, ke la nombro de mortintoj nun leviĝis ĝis 268 kaj eble kreskos plu dum daŭro de la serĉado.

La 15an de marto, la ciklono Idai eniris Zimbabvon kaj trafis kelkajn orientajn provincojn de la lando. Inundoj kaj terlavangoj estigitaj de la ciklono kaŭzis gravajn perdojn de vivoj kaj posedaĵoj.

La ĉina registaro jam anoncis liveri urĝan humanitaran helpon al Zimbabvo. Ankaŭ Usono, britio, la Eŭropa Unio, la Monda Nutraĵa Programo kaj aliaj landoj kaj internaciaj organizoj promesis doni urĝajn helpojn al la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin