En industria plirangiĝo ĉiuj landoj ricevas elprovon je saĝo

(GMT+08:00) 2019-04-03 19:21:29     Redaktoro:Xiong

Tro malpeza aŭtseĝo farita el nova materialo, modelo de "saĝa fabriko" apogita de home farita intelekto, plano "varocirkulo 4.0" dependa de cifereca provizoĉeno… La Hanovra Industria Foiro okazanta en ĉi semajno ŝajnas "kristalglobo", kiu povus travidi la estontan industrion. Ĉiuj partoprenantaj entreprenoj el diversaj landoj eligis klaran informon, tio estas, ke la ŝancoj de industria revolucio neniel devas esti forglitigtaj, kaj ke ĉiuj landoj devas esti diskretaj kaj fari prudentan decidon.

La Hanovra Industria Foiro estas la plej grandskala industria ekspozicio jara en la mondo, ĉiam rigardata kiel "ventomontrilo" de la disvolviĝo de la tutplaneda industria teknologio kaj "impona ekspozicio" de la tutmonda industria komerco.

Ĉi-jare 60 procentoj de la eksponantoj, kiuj partoprenas en la Hanovra Industria Foiro - kiel la plej granda interŝanĝa platformo de la tutmonda industrio – venis de aliaj landoj, kaj Ĉinio, per ĉirkaŭ 1 300 eksponantoj kaj 20 000 kvadrataj metroj da eksponejoj, fariĝis la due plej granda partoprenanto, nur post Germanio, la gastiganto de la foiro. La ĉina kompanio Huawei eksponas siajn plej unuaecajn produktojn kaj teknologiojn, kaj ankaŭ la kompanio Haier montras siajn plej distingajn objektojn. Ĉina kaj germana ĉefministroj multfoje diris, ke Ĉinio estas granda lando de fabrikado, dum Germanio estas potenca lando de fabrikado, kaj per tio la landoj ambaŭ povas pli bone interligiĝi inter si, egale malfermi unu al la alia, kaj kune fari la kukon pli granda.

Ni vidu ekzemplojn de la kunlaboro inter Ĉinio kaj Germanio. Ĉinio sinsekve dum tri jaroj tenis sian pozicion kiel la plej granda partnero de Germanio en komerco. Nuntempe la investosumo de la germanaj entreprenoj en Ĉinio estas ĉ. 33,4 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj per tio Germanio estas la lando, kiu investis pli multe ol iu ajn el la eŭropaj landoj en Ĉinio. Nur en la pasinta jaro la investokvanto de germanaj entreprenaj en Ĉinio kreskis preskaŭ je 140%. En la kunlabora forumo de Ĉinio kaj Germanio pri intelekta fabrikado en tiu ĉi foiro la dulandaj entreprenistoj esprimis la juĝon, ke la teknologiaj avantaĵoj de la germanaj entreprenoj kaj la grandega merkato, kompleta industriĉeno, kaj ĉiam pli boniĝanta komerca medio de Ĉinio liveros vastan spacon por la dulandaj investado kaj kunlaboro.

La pordo de la kvara industria revolucio iom post iom malfermiĝas, kaj la tendenco de industria plirangiĝo sub la konduko de scienco kaj tekniko estas nerezistebla. Tio devas esti konsiderata de ĉiuj landoj, kiam ili ellaboras politikojn por industrio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin