Alĝeria prezidento Bouteflika proklamis abdiki la prezidentecon

(GMT+08:00) 2019-04-03 19:56:41     Redaktoro:Xiong

La 2an de aprilo alĝeria oficiala novaĵagentejo raportis, ke tiutage la alĝeria prezidento Abdelaziz Bouteflika sciigis sian demision al la Alĝeria Konstitucia Komitato.

Laŭ koncernaj artikoloj de la alĝeria konstitucio, la komitato kunvokos urĝan kunvenon por certigi la demision de Bouteflika kaj fari oficialan proklamon.

Bouteflika naskiĝis en marto de 1937. Lia oficoperiodo devus finiĝi je la 28a de aprilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin