Ĉina ĉefministro vizitos Eŭropon de 8a ĝis 12a de aprilo

(GMT+08:00) 2019-04-03 10:28:14     Redaktoro:Yu
Ĉina ĉefministro Li Keqiang vojaĝos al Eŭropo de la 8a ĝis 12a de aprilo por la 21a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio en Bruselo, la 8a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj en Kroatio, kaj oficiala vizito al la lando.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris marde en Pekino, ke Li faros la eŭropan vojaĝon laŭ la interkonsento atingita de la ĉina kaj eŭropa flankoj, kaj ankaŭ la invito de kroata ĉefministro Andrej Plenkovic.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin