Ĉinio kaj Sud-Koreio stabile antaŭenigs liberkomercan intertraktadon

(GMT+08:00) 2019-04-03 11:40:51     Redaktoro:Yu

Lastatempe en Pekino okazis la dua fazo de la kvara ĉina-sudkorea intertraktado pri liberkomerca interkonsento. La intertraktado stabile progresis, kaj negativa listo unuafoje estis enkondukita en intertraktadon pri servokomerco kaj investado.

Bai Ming, vicdirektoro de la sekcio pri internacia merkato sub la instituto de la Ĉina Ministerio de Komerco, diris, ke la enkonduko de negativa listo en la intertraktadon pri liberkomerca interkonsento estas tre natura, ĉar la ĉina sistemo de negativa listo metis bazon por tio. Li aldonis, ke se la intertraktado sukcesos, la rezulto pruvos la pluan konektiĝon de la ĉina sistemo kun internaciaj normoj, kio antaŭenpuŝos liberkomercajn intertraktadojn de Ĉinio kun aliaj landoj kaj akcelos konstruadon de la sistemo de negativa listo.

De la 25a ĝis la 28a de marto en Pekino okazis ankaŭ la 14a ĉina-norvega intertraktado pri liberkomerca interkonsento. La du flankoj konsiliĝis ĉirkaŭ pli ol dek temoj, inkluzive de varkomerco, servokomerco, investado, reguloj de origino kaj rajtoj pri intelekta proprieto, kaj la du flankoj faris pozitivan progreson en la intertraktado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin