Simpozio pri ĉina-japana kunlaboro en triapartia merkato okazis en Bangkoko

(GMT+08:00) 2019-04-03 13:33:58     Redaktoro:Yu

Marde en la tajlanda ĉefurbo Bangkoko okazis simpozio pri ĉina-japana kunlaboro en triapartia merkato sub la aŭspicioj de la Ĉina Konsilio por la Akcelado de Komerco kaj la Japana Organizo pri Ekstera Komerco kaj sub la helpo de la oficejo de tajlanda orienta ekonomia koridoro.

En majo de 2018, kiam ĉina ĉefministro vizitis Japanion, li kaj japana ĉefministro Shinzo Abe atingis konsenton pri ĉina-japana kunlaboro en triapartia merkato. Tiam la du landoj subskribis ĉi-rilatan memorandon. Por efektivigi la konsenton de la du gvidantoj, la Ĉina Konsilio por la Akcelado de Komerco kaj la Japana Organizo pri Ekstera Komerco kunorganizis la simpozion pri kunlaboro en triapartia merkato, kun la celo diskuti eblecon de kunlaboro pri triapartia merkato en Tajlando kaj faciligi kunlaboron inter ĉinaj kaj japanaj entreprenoj en konstruado de orienta ekonomia koridoro kaj saĝa urbo en Tajlando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin