Brita ĉefministro emfazis neceson de plua prokrasto de retiro el EU

(GMT+08:00) 2019-04-03 14:04:18     Redaktoro:Yu

Brita ĉefministro Theresa May diris marde nokte, ke Britio bezonas pluan malfruigon de la limdato difinita en la Artikolo 50 por certigi, ke Britio forlasu la Eŭropan Union kun interkonsento.

Ŝi diris ankaŭ, ke ŝi volas sidiĝi kun estro de la ĉefa opozicio Labor-Partio, Jeremy Corbyn, por scii, ĉu ili povus elpensi planon rompi la senelirejon priskribitan de ŝi.

May diris, ke ŝi esperas, ke la brita parlamento povos konsenti pri interkonsento kun Bruselo antaŭ la 22a de majo, kaj ke forlasi la Eŭropan Union kun interkonsento restas la plej bona solvo.

Ŝi diris, ke se ŝi kaj Corbyn ne povus konsenti pri unueca maniero, serio da elektoj por la venontaj rilatoj estos prezentitaj al la Malsupera Ĉambro. May diris, ke la registaro obeos la decidon de la Malsupera Ĉambro, nur se ankaŭ la Labor-Partio faros tion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin