Sud-Koreio redonis restaĵojn de dek ĉinaj soldatoj mortigitaj en Korea Milito

(GMT+08:00) 2019-04-03 14:36:02     Redaktoro:Yu

Sud-Koreio merkrede redonis restaĵojn de dek pliaj ĉinaj soldatoj mortigitaj en la Korea milito inter 1950 kaj 1953.

La transdona ceremonio okazis en la Internacia Flughaveno de Incheon, okcidente de la ĉefurbo Seulo, por redoni la restaĵojn de 10 ĉinaj volontulaj soldatoj mortigitaj en la milito.

Dum la ceremonio sud-koreaj soldatoj transdonis la ĉerkojn kovritajn per la ĉina flago, al ĉinaj soldatoj, kaj la lastaj portis ilin en aviadilon.

Tio markis la sesan transdonan ceremonion. Sud-Koreio redonis la restaĵojn de 589 ĉinaj volontulaj soldatoj mortigitaj en la Korea Milito, inkluzive de 437 en 2014, 68 en 2015, 36 en 2016, 28 en 2017 kaj 20 en 2018.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin