Moderna vivo en Xinjiang-a Islama Kolegio

(GMT+08:00) 2019-04-04 15:10:17     Redaktoro:Xiong

La 23-jara junulo Nabi Sawut jam havis 5-jaran studadon en la Xinjiang-a Islama Kolegio en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, kaj diplomiĝos en tiu ĉi jaro. Li estas eminenta en studo de religio, kulturo kaj leĝo. Li ankaŭ ŝatas ludi basketbalon kaj gitaron. Li flue parolas la hanan kaj la ujguran lingvojn kaj povas paroli la anglan kaj la araban lingvojn. Li volas antaŭenigi kunfandiĝon de la islama religio kaj la ĉina kulturo per siaj efektivaj agadoj por ke islamanoj rezistu la ideologian influon de religia ekstremismo kaj faru pli multon, kiuj profitigas la landon kaj la popolon.

La Xinjiang-a Islama Kolegio estas la unika alta religia kolegio en Xinjiang kaj havas historion de 32 jaroj. La kolegio havas ne nur regulajn kolegiajn kursojn, sed ankaŭ perfektigajn kursojn por personoj en ofico. Ĉi tie instruistoj instruas studentojn pri religiaj scioj per la araba lingvo kaj kulturaj kaj leĝaj scioj per la hana lingvo.

Abudulrekep Tumniaz, estro de la Xinjiang-a Islama Kolegio, emfazis, ke studentoj de la kolegio fariĝos ponto kaj ligilo inter la partio, la registaro kaj islamanoj. Krom religia vivo, ili ankaŭ fervore sin dediĉas al la afero de etna solidareco kaj penas por konstrui la modere prosperan hejmlokon.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin