Sproni altkvalitan disvolviĝon de ekonomio per serva industrio

(GMT+08:00) 2019-04-04 16:07:44     Redaktoro:Xiong

En la pasintaj 40 jaroj, danke al la malfermo, la ĉina ekonomio disvoliviĝis rimarkinde, kaj same, Ĉinio juĝas, la estonta ekonomio de Ĉinio evoluos en la lumo de la malfermo pli favora. En la raporto de la 19a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio estas skribite: "Grandmezure larĝigi merkatan alireblecon, plivastigi servan industrion favore al malfermo". En la Boao-Forumo en Azio, la malferma ceremonio de la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kaj en aliaj okazoj la ĉina prezidanto Xi Jinping esprimis la ideon plivastigi servan industrion en malfermo al la ekstero kaj formi novan fizionomion por kompleta malfermo.

Serva industrio estas unu el la gravaj partoj de la altkvalita disvolviĝo de la ĉina ekonomio. En 2015, por sistemigi la malfermon akorde konforman al internaciaj universalaj reguloj kaj por fari kontribuon al la esplorado pri malferme nova ekonomia reĝimo, Pekino, kiel provurbo, komencis plivastigi la malfermon kaj reformon en la serva industrio. Liu Meiying, vicestro de la Pekina Buroo por Servado, diris:

"Por tion atingi ni opinias, ke unue ni devas plifaciligi merkatan alireblecon, por ke bonaj fontoj alfluu al Pekino kaj donu necesajn apogojn al la altkvalita evoluado de la ĉefurba ekonomio; due per sistema kaj mekanismo novigo ni devas liveri faciligojn en investado kaj komercado; kaj trie ni devas fari, ke la ekonomio marŝu al pli alta nivelo en pliboniga komerca medio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin