Malakordo sur la Suda Ĉina Maro ne influas kunlaboron inter Ĉinio kaj Filipinoj en aliaj kampoj

(GMT+08:00) 2019-04-04 20:14:56     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 4a de aprilo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke en la 4a kunveno de la ĉina-filipina duflanka konsiliĝmekanismo pri la problemo de la Suda Ĉina Maro la du partioj Ĉinio kaj Filipinoj sincere, amikece kaj konstrueme interŝanĝis opiniojn pri la situacio de la Suda Ĉina Maro, surmaraj agadoj kaj aliaj aferoj respektive zorgataj, kaj akiris abundajn fruktojn. La du partioj refoje konstatis, ke la du landoj havas malakordon sur la problemo de la Suda Ĉina Maro, tamen tio ne influas ilian kunlaboron en aliaj kampoj; la koncernaj disputo kaj malakordo devas esti senpere kaj pacmaniere solvitaj de la koncernaj suverenaj landoj per amikaj konsiliĝo kaj intertrakto.

Komence de 2017 Ĉinio kaj Filipinoj oficiale fondis al si la duflankan konsiliĝmekanismon pri la problamo de la Suda Ĉina Maro. La 3an de aprilo la 4a kunveno de duflanka konsiliĝmekanismo pri la problemo de la Suda Ĉina Maro okazis en Manilo, Filipinoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin