Portugala kaj nederlanda ĉefministroj estas malfermaj pri ĉina investo

(GMT+08:00) 2019-04-04 12:49:57     Redaktoro:Yu

Merkrede en Lisbono, portugala ĉefministro Antonio Costa kaj lia vizitanta nederlanda paralelulo Mark Rutte diris, ke iliaj landoj insistas pri siaj longedaŭraj politikoj de malferma merkato kaj ne ekskluzivos ĉinajn investojn laŭ naciecaj konsideroj.

Costa diris en komuna gazetara konferenco, "Se vi komparas ĉinan investon en Portugalio kun ĉina investo en aliaj landoj, vi trovos, ke Portugalio bedaŭrinde ne estis la ĉefa celo." Li respondis demandon de nederlanda ĵurnalisto pri la rezervoj de iuj landoj de la Eŭropa Unio pri ĉina investo, precipe pri la disvolvado de la kvinageneracia reto.

"Ni ne estas naivaj pri la geostrategiaj dimensioj de niaj rilatoj," li diris, aludante la portugalan tradicion projekti internaciajn rilatojn tutmonde kaj trovi la necesan ekvilibron esti eŭropa lando, sed ĉiam malferma al la mondo.

Rutte diris, ke Eŭropo devas esti malferma kaj bonintenca al aliaj landoj de la mondo. Li rememoris striktajn komercajn rilatojn inter Nederlando kaj Ĉinio kaj esprimis plenan fidon kaj kompletan subtenon al la pozicio de la portugala registaro pri ĉina investo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin