Ĉinio reviziis leĝojn kaj regularojn rilatajn al fremda investo

(GMT+08:00) 2019-04-04 14:04:46     Redaktoro:Yu

La Ŝtata Konsilio, kabineto de Ĉinio, diris merkrede, ke necesas modifi leĝojn kaj subtenajn regularojn kaj politikojn por certigi la efektivigon de la leĝo pri fremda investo.

Reviziitaj projektoj de leĝo pri administracia licenco, leĝo pri fabrikmarkoj, leĝo pri konstruado kaj leĝo pri elektronika subskribo estis adoptitaj merkrede en la administra kunveno de la ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang.

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke la kunveno ankaŭ decidis prezenti la projektojn al la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, por ekzameno.

Sugestoj pri revizioj inkluzivas aldoni la principon de "nediskriminacio" en administracian licencon, evidente pliigi kompenson por malobeo al ekskluzivaj rajtoj pri uzo de markoj, kaj redukti la aproban tempon de peticioj pri licenco de kvalifikita konstruo.

En la lasta monato, la Nacia Popola Kongreso aprobis leĝon pri fremda investo, gravan leĝdonon, kiu liveros pli fortan protekton kaj pli bonan komercan medion por fremdaj investantoj. La leĝo estos valida ekde la 1a de januaro 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin