Stoltenberg: NATO ne volas izoli Rusion

(GMT+08:00) 2019-04-04 14:25:59     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo (NATO) Jens Stoltenberg diris merkrede, ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo ne serĉas izoli Rusion, nek esperas la aperon de nova Malvarma Milito.

Stoltenberg faris la rimarkojn dum prelego al la usona Kongreso. Li diris, ke la Nord-Atlantika Traktat-Organizo volas realigi pli bonajn rilatojn kun Rusio kaj esperas, ke la du flankoj malpliigos riskojn de konflikto per dialogo por eviti danĝerajn okazaĵojn kaj misjuĝon. Li aldonis, ke la organizo ne volas vidi vetarmadon kaj novan Malvarman Militon kaj esperas, ke Rusio denove observos Traktaton pri la Mez-Distanca Balista Misilo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin