Kunlabora estonteco de Rusio kaj Venezuelo estas vasta

(GMT+08:00) 2019-04-05 15:17:05     Redaktoro:Shanshan

Ĵaŭde Maria Zakharova, proparolanto de rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke kunlaboro de Rusio kaj Venezuelo en multaj kampoj havas multajn eblecojn.

Samtage en la regula gazetara konferenco, Zakharova diris, ke kvankam ekzistas multaj malveraj informoj kaj divenoj, tamen la duflankaj rilatoj inter Rusio kaj Venezuelo pozitive disvolviĝas. La dulanda kunlaboro normale disvolviĝas kaj havas vastan estontecon.

Zakharova diris ankaŭ, ke venezuela registara delegacio jam atingis Rusion kaj ĉeestos al la altnivela kunveno de la duregistara komitato. La du flankoj planas subskribi duflankajn dokumentojn, konformajn al dulandaj interesoj. Pli ol 40 venezuelaj kompanioj restas en Rusio por ĉeesti forumon de entreprenoj el diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin