Novaĵoj (Aprilo 05)

(GMT+08:00) 2019-04-05 18:24:14     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 5-a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Civilizita memorfesto en la Tago de Mortintoj fariĝis nova kutimo; Donald Trump renkontiĝis kun Liu He . Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La 5a de aprilo, la Tago de Mortintoj, por ĉinoj estas la tago, en kiu oni rememoras siajn prapatrojn, sopirfestas la martirojn kaj faras oferon al siaj forpasintoj. En la lastaj jaroj pli kaj pli multe da homoj elektas la manieron de civilizita memorfesto por esprimi siajn sentojn en tristo. La mediamikaj enterigoj kiel per plantado de arboj, per tergazonigo kaj tiel simile, jam pograde fariĝis novaj elektoj por meti forpasintojn.

Por protekti la ekologian medion kaj antaŭmalhelpi kontraŭ incendio, en la lastaj jaroj la tradicia maniero ĉetombe bruligi monimitaĵon el papero kiel oferaĵon al mortinto jam malaperis, kaj anstataŭe oni oferas freŝajn florojn.

Nun pli nova ideo aperis danke al la ĝeneraliĝo de interreto, multaj, precipe junaj, kiuj laboras aliloke, ne povante reveni hejmen, komencis fari oferon al siaj prapatroj kaj karuloj forpasintaj en interreto. Do en saĝtelefonoj, en komputiloj, tiutage videblas abundego da esprimoj pri tristaj sentoj al mortintoj.

La tempo pasas, la mondo ŝanĝiĝas, tamen la sento de la ĉinoj al karmemoraj mortintoj restas same por eterne, sed la manieroj de la memorfesto varias ĉiam pli civilize kaj pli amike al la naturo.

Ĵaŭde laŭ la loka tempo en usona Blanka Domo usona prezidento Donald Trump renkontiĝis kun Liu He, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, vicĉefministro de Ĉina Ŝtata Konsilantaro, gvidanto flanke de Ĉinio en la Ĉina-Usona Ampleksa Ekonomia Dialogo.

Liu transdonis sinceran saluton kaj buŝan mesaĝon de ĉina prezidanto Xi Jinping al usona prezidento Donald Trump. Xi montris en la buŝa mesaĝo, ke en la pasinta monato la ekonomiaj kaj komercaj grupoj duflankaj faris intensan konsiliĝon per diversaj manieroj, kaj ĉe la ŝlosila demando de la teksto de la dulanda ekonomia kaj komerca interkonsento akiris esencan progreson. Ĉinio esperas, ke la duflankaj grupoj pri ekonomio kaj komerco bone solvos la de ambaŭ zorgatajn demandojn kaj kiel eble plej frue plenumos intertraktadon pri teksto de la ĉina-usona interkonsento pri ekonomio kaj komerco laŭ la spirito de reciproka respekto kaj reciproka profito.

Trump dankas prezidanton Xi pro la buŝa mesaĝo kaj petis Liu transdoni sian sinceran saluton. Li diris, ke nun la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio bone disvolviĝas, havas grandan forton kaj situas en la historia plej alta nivelo. Li tre ĝojas vidi, ke la duflanka interkonsento pri ekonomio kaj komerco jam akiris grandan progreson kaj esperas, ke la duflankaj grupoj daŭre klopodi kaj solvi la restajn demandojn por kiel eble plej frue atingi ampleksan kaj historian interkonsenton. Tio ne nur utilas al Usono kaj Ĉinio sed ankaŭ al la tuta mondo.

Dennis Muilenburg, la prezidanto de la kompanio Boeing, en ties retejo aperigis deklaron, konfesante, ke en la lasta tempo du pasaĝeraj aviadiloj de Boeing 737-8 (737MAX) suferis kraŝon pro la erariĝo de la flugorega sistemo. Li esprimis la ideon, ke ene de kelkaj monatoj la koncerna programaro estos renovigita.

La 4an de aprilo la germana prezidento Frank-Walter Steinmeier diris en Sofio, la ĉefurbo de Bulgario, ke la senorda eliro de Eŭropo far Britio estas la plej malbona elekto.

Tiun tagon Steinmeier faris oficialan viziton al Bulgario. En la gazetara konferenco post la renkontiĝo kun la bulgara prezidento Rumen Georgiev Radev, la germana prezidento diris, ke estas neniel antaŭvide, kiel evoluos la procezo de la brita eliro de Eŭropo, sed la senorda eliro de Eŭropo far Britio estas la plej malbona elekto.

Steinmeier juĝis, ke eliro de Eŭropo ne nur traŭmatizos Brition mem, sed ankaŭ portos al la tuta Eŭropo negativan influon. Germanio esperas, ke Britio povos trovi solvon por ĉiuj partioj akcepteblan.

Ĵaŭde usona Ĉambro de Reprezentantoj adoptis rezolucion, postulante, ke la usona militforto ĉesigu partoprenon en batalo en Jemeno. Tamen la rezolucio eble estos malakceptita de usona prezidento Donald Trump.

Tiutage la rezolucio de usona Ĉambro de Reprezentantoj estis adoptita per 247 voĉoj por, kaj 175 voĉoj kontraŭ. La rezolucio postulas prezidenton ordoni usonan militan forton, ke en 30 tagoj ĝi ĉesigu partopreni batalojn en jemena teritorio, aŭ batalojn kiuj influos Jenemon. Tamen la rezolucio ne tuŝas militajn agadojn al Al-Qaeda. La rezolucio jam estis adoptita en la pasinta monato, kaj poste la usona Ĉambro de Reprezentantoj prezentos la rezolucion al Trump.

Ĵaŭde Maria Zakharova, proparolanto de rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke kunlaboro de Rusio kaj Venezuelo en multaj kampoj havas multajn eblecojn.

Samtage en la regula gazetara konferenco, Zakharova diris, ke kvankam ekzistas multaj malveraj informoj kaj divenoj, tamen la duflankaj rilatoj inter Rusio kaj Venezuelo pozitive disvolviĝas. La dulanda kunlaboro normale disvolviĝas kaj havas vastan estontecon.

Zakharova diris ankaŭ, ke venezuela registara delegacio jam atingis Rusion kaj ĉeestos al la altnivela kunveno de la duregistara komitato. La du flankoj planas subskribi duflankajn dokumentojn, konformajn al dulandaj interesoj. Pli ol 40 venezuelaj kompanioj restas en Rusio por ĉeesti forumon de entreprenoj el diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin