Civilizita memorfesto en la Tago de Mortintoj fariĝis nova kutimo

(GMT+08:00) 2019-04-05 13:35:11     Redaktoro:Xiong

La 5a de aprilo, la Tago de Mortintoj, por la ĉinoj estas la tago, en kiu oni rememoras siajn prapatrojn, sopirfestas la martirojn kaj faras oferon al siaj forpasintoj. En la lastaj jaroj pli kaj pli multe da homoj elektas la manieron de civilizita memorfesto por esprimi siajn sentojn en tristo. La mediamikaj enterigoj kiel per plantado de arboj, per tergazonigo kaj tiel simile, jam pograde fariĝis novaj elektoj por meti forpasintojn.

Por protekti la ekologian medion kaj antaŭmalhelpi kontraŭ incendio, en la lastaj jaroj la tradicia maniero ĉetombe bruligi monimitaĵon el papero kiel oferaĵon al mortinto jam malaperis, kaj anstataŭe oni oferas freŝajn florojn.

Nun pli nova ideo aperis danke al la ĝeneraliĝo de interreto, multaj, precipe junaj, kiuj laboras aliloke, ne povante reveni hejmen, komencis fari oferon al siaj prapatroj kaj karuloj forpasintaj en interreto. Do en saĝtelefonoj, en komputiloj, tiutage videblas abundego da esprimoj pri tristaj sentoj al mortintoj.

La tempo pasas, la mondo ŝanĝiĝas, tamen la sento de la ĉinoj al karmemoraj mortintoj restas same por eterne, sed la manieroj de la memorfesto varias ĉiam pli civilize kaj pli amike al la naturo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin