Germana prezidento: Senorda eliro de Eŭropo far Britio estas la plej malbona elekto

(GMT+08:00) 2019-04-05 15:29:23     Redaktoro:Xiong

La 4an de aprilo la germana prezidento Frank-Walter Steinmeier diris en Sofio, la ĉefurbo de Bulgario, ke la senorda eliro de Eŭropo far Britio estas la plej malbona elekto.

Tiun tagon Steinmeier faris oficialan viziton al Bulgario. En la gazetara konferenco post la renkontiĝo kun la bulgara prezidentoRumen Georgiev Radev, la germana prezidento diris, ke estas neniel antaŭvide, kiel evoluos la procezo de la brita eliro de Eŭropo, sed la senorda eliro de Eŭropo far Britio estas la plej malbona elekto.

Steinmeier juĝis, ke eliro de Eŭropo ne nur traŭmatizos Brition mem, sed ankaŭ portos al la tuta Eŭropo negativan influon. Germanio esperas, ke Britio povos trovi solvon por ĉiuj partioj akcepteblan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin