Vizito al la pavilono Zongchi

(GMT+08:00) 2019-04-08 08:46:03     Redaktoro:Xiong

Vizito al la pavilono Zongchi

Cen Shen (ĉ. 715 - 770)

 

Elĉinigis Minosun

 

Proksimas al la firmamento

De pavilono la tegmento.

Ĝi altas eĉ ke mi perceptas

Supre: la suno min akceptas.

Kiam serena tago brilas,

Ĉe-putaj arboj hele milas;

Se super montoj nuboj ŝvebas,

Tristecon tio reliefas.

Ĉe l' balustrado mi rigardas

Malsupren: Qin-monto malaltas;

Tra la fenestro: Wei-rivero

Fadene fluas sub l' etero.

Se mi la zenon pli ol frue

Ekkonus, tiam asidue

Mi volus iri, kor-konfida,

Al Budho en statu' orita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin