24 homoj mortigitaj en kanonado de Houthi en Hodeidah, Jemeno

(GMT+08:00) 2019-04-08 13:46:19     Redaktoro:Yu

Registara oficialulo de Jemeno diris dimanĉe, ke batalistoj de la ribela grupo Houthi kanonadis postenojn de la registara armeo tiutage en la havenurbo Hodeidah en okcidenta Jemeno, mortigante sep soldatojn kaj vundante 17 aliajn. La grupo Houthi diris, ke la multlanda armeo gvidata de Saud-Arabio tiutage lanĉis aeratakojn kontraŭ la ĉefurbo Sanao, kiuj mortigis almenaŭ 11 homojn kaj vundis 39 aliajn.

Anonima registara oficialulo diris al raportistoj, ke batalistoj de la grupo Houthi lanĉis furiozan kanonadon kontraŭ postenoj de la registara armeo en suda Hodeidah, kio kaŭzis perdojn al la registara armeo. Poste ili atakis garnizonejon de la registara armeo, estigante intensan batalon inter la du flankoj.

Proparolanto de prisana departemento sub la grupo Houthi diris, ke lernejo en orienta Sanao estis trafita de aeratako, kaj estis mortigitaj almenaŭ 50 homoj, plejparte knabinoj. La saud-arabia novaĵ-televido raportis, ke batalaviadiloj de la multlanda armeo kelkfoje atakis militajn celojn de la grupo Houthi en orienta kaj suda Sanao.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin