Armitaj konfliktoj mortigis 21 homojn en libia ĉefurbo Tripolo

(GMT+08:00) 2019-04-08 13:48:01     Redaktoro:Yu

La libia Ministerio pri Sano diris, ke la nombro de homoj mortigitaj en la konfliktoj proksime al la libia ĉefurbo Tripolo inter la armeo de la libia registaro de nacia unuiĝo kaj la orientaj armitaj fortoj "nacia armeo".

La ministerio pri sano diris, ke laŭ informoj de la centra operaciejo de la ministerio, 21 homoj estis mortigitaj kaj 27 aliaj vunditaj.

La "nacia armeo", gvidata de Khalifa Haftar, ĵaŭde komencis militan kampanjon por transpreni okcidentan Libion, precipe Tripolon, kie estas la registaro apogata de la UN.

Libio falis en malkvietecon post la disfalo de la reĝimo de Gadaffi en 2011. Pro la alfrontado de la du ĉefaj fortoj, multaj regionoj de la lando estas en senregistara stato. La libia registaro de nacia unuiĝo kaj ĝia armeo regas la okcidentan parton de la lando, dum la nacia kongreso, kiu fondis sian registaron en la orienta urbo Tobruk kaj alianciĝis kun la "nacia armeo" gvidata de Khalifa Haftar, regas la orientan kaj centran partojn, ĉefajn sudajn urbojn kaj kelkajn okcidentajn urbojn de la lando.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin