Lavrov: "Jarcenta Interkonsento" de Usono estas maltrankviliga

(GMT+08:00) 2019-04-08 13:50:17     Redaktoro:Yu

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov diris dimanĉe, ke la tralikiĝo de la "Jarcenta Interkonsento" de usona prezidento Donald Trump pri la mez-orienta paco estas maltrankviliga.

Lavrov diris tion dum komuna gazetara konferenco kun jordania ministro pri eksterlandaj aferoj Ayman Safadi en Amano. Li diris, ke Rusio ne havas informojn pri la interkonsento, sed la tralikiĝo de iuj ĝiaj detaloj estas maltrankviliga.

Lavrov diris, ke disvolviĝo de la palestina demando estas maltrakviliga al Rusio, kaj la internacia komunumo devas sin devontigi al la araba paca iniciato kaj al ĉiuj rilataj rezolucioj de la UN. Li diris al raportistoj, "Ĉiuj unuflankaj provoj ne povas konduki al iu ajn bona rezulto. Ni zorgas pri la usonaj decidoj pri Golan-Altaĵo kaj Jerusalemo kaj la negativaj usonaj provoj, inkluzive de la tiel nomata Jarcenta Interkonsento."

Lavrov esprimis la subtenon de sia lando al la duŝtata solvo, kondamnante la usonan decidon pri agnosko de Jerusalemo kiel la ĉefurbo de Israelo. Li alvokis la internacian komunumon obei rilatajn internaciajn rezoluciojn kaj la araba paca iniciato, kaj akcentis, ke la usona decido estas kontraŭleĝa kaj nevalida.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin