Kial tutmondaj investantoj estas optimismaj pri ĉina ekonomio?

(GMT+08:00) 2019-04-08 16:25:40     Redaktoro:Yu

En la komenco de aprilo, la altnivela pordmalfermo de Ĉinio al la ekstero atingis novan rezulton. Naciaj juanaj obligacioj kaj politikaj bankaj obligacioj de Ĉinio estis aldonitaj al la Tutmonda Agregita Indico de Bloomberg Barclays. Ajfred Schipke, ĉefreprezentanto de la Internacia Mona Fonduso al Ĉinio, diris, ke tio estas grava mejloŝtono en la klopodo de Ĉinio por integriĝo al la tutmonda financa sistemo. La fama financa mediato CNBC akcentis en sia raporto, ke tio estas plia mejloŝtono en la malfermo de la ĉina financa merkato.

La Tutmonda Agregita Indico de Bloomberg Barclays estas unu el la tri tutmondaj ĉefaj indicoj de obligacioj. La totala kvanto de aktivecoj sub la administrado de internacia kapitalo sekvanta tiun indicon kalkuliĝas al kvin duilionoj da usonaj dolaroj. La aneksado de ĉinaj obligacioj signifas, ke la investantoj sekvantaj la indicon eble investos en ĉinaj obligacioj laŭ la indico, kaj tio akcelos enfluadon de pli da aktivaj kaj pasivaj investoj en la ĉinan merkaton de obligacioj. Iuj analizantoj diris, ke la aldono de la ĉinaj obligacioj al la Tutmonda Agregita Indico de Bloomberg Barclays reflektas la konfidon de internacia kapitalo al financa malfermo de Ĉinio, kaj Ĉinio meritas esti konfidita.

Unue, internaciiga procezo de juano estas firme antaŭenigita. Lunde, 364 specoj da juanaj obligacioj por surborda merkato estis aldonitaj al la Tutmonda Agregita Indico de Bloomberg Barclays, kio estas rezulto de la internaciigo de juano. Due, la ĉina bilomerkato de obligacioj estas konkurenciva en la mondo laŭ la skalo kaj profito. Ĝis la fino de februaro 2019, la saldo de la ĉina merkato de obligacioj kalkuliĝis al ĉirkaŭ 13 duilionoj da usonaj dolaroj. La ĉina merkato estas la tria plej granda tuj post la usona kaj la japana en la mondo. Krome, la profito de dek-jaraj obligacioj de Ĉinio estas pli alta ol tiuj de Usono, Germanio kaj Japanio.

La plua malfermo de la ĉina merkato de obligacioj sendube aldonos novan movforton por akceli diversecon de tutmonda kapitalo kaj certigi sanan kaj ordan disvolviĝon de la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin