Ĉinio subtenas ĉiajn klopodojn por protekto de multflankeco

(GMT+08:00) 2019-04-08 19:06:40     Redaktoro:Yu

Lastatempe dum sia ĉeesto al kunveno de la Sekureca Konsilio de la UN, franca kaj germana ministroj pri eksterlandaj aferoj kune proponis establi "aliancon de multflankeco" kaj planis oficiale iniciati la establon dum la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN en septembro. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang lunde diris, ke la ĉina flanko subtenas pozitivajn klopodojn de la internacia komunumo, inkluzive de Francio kaj Germanio por protekto de multflankeco.

Lu diris en regula gazetara konferenco responde al ĉi-rilata demando, ke Ĉinio delonge estas firma protektanto, subtenanto kaj praktikanto de multflankeco. Sub la nuna situacio kun profunde disvolviĝantaj ekonomia tutmondiĝo kaj monda plurpolariĝo kaj pliiĝantaj tutmondaj defioj, la mondo pli bezonas multflankecon ol iam ajn antaŭe. Li akcentis, ke Ĉinio subtenas pozitivajn klopodojn de la internacia komunumo, inkluzive de Francio kaj Germanio por protekto de multflankeco kaj volas labori kun ĉiuj partioj por protekti internacian ordon kaj internacian sistemon kun celoj kaj principoj de la Ĉarto de la UN ĉe la kerno, subteni multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj, kun la Monda Organizo pri Komerco ĉe la kerno, persisti en multflankeco, akceli konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj bazitaj sur reciproka respekto, egaleco, justeco kaj kungajna kunlaboro kaj kune konstrui la komunumon kun komuna estonteco por la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin