La prezidento de Finnlando estas la Alta Protektanto de la 104a UK

(GMT+08:00) 2019-04-09 09:58:53     Redaktoro:Ĝoja


Finnlanda prezidento Sauli NiinistöUniversala Kongreso de Esperanto okazis en Finnlando trifoje: la 14a en Helsinki en 1922, la 54a ankaŭ en Helsinki en 1969, la 80a en Tampere en 1995. Ĉi-jare okazos la 104a UK en Lahti je unuhora distanco de Helsinki.

En ĉiu antaŭa UK la Alta Protektanto estis la respublika prezidento: en 1922 Kaarlo Juho Ståhlberg, la unua prezidento de la tiam nur trijara sendependa respubliko; en 1969 Urho Kekkonen, la plej longe oficinta Finnlanda prezidento; kaj en 1995 Martti Ahtisaari, gajninta tiujare la Zamenhof-premion de UEA por internacia kompreniĝo. En la 104a UK en Lahti la Alta Protektanto estos la nuna respublika prezidento Sauli Niinistö.

Sauli Niinistö naskiĝis la 24an de aŭgusto 1948. Li estas la dek-dua prezidento en la historio de respubliko Finnlando, oficanta ekde marto 2012. Profesie advokato, Niinistö estis unuafoje elektita en la parlamenton en 1987. Li estis prezidanto de la partio Nacia Koalicio (1994-2001), ministro de justico (1995-1996), ministro de financoj (1996-2003), vicĉefministro (1995-2001). Dum lia prezidanteco de Eŭropa Demokrata Unio (EDU, 1998-2002) ĝi unuiĝis kun Eŭropa Popola Partio, kies honora prezidanto li estas. Post la laboro kiel vicĉefdirektoro de Eŭropa Investa Banko (2003-2007) li revenis al Finnlando kaj estis elektita en la parlamenton kaj estis ĝia prezidanto (2007-2011). Duafoje kandidato, en 2012 li fariĝis la 12a prezidento de Finnlando kaj estis kun granda plimulto reelektita en 2018.

Sauli Niinistö vidviĝis en 1995, restinte kun du filoj tiam 15- kaj 20-jaraj. Lia dua edzino ekde 2009 estas la verkistino Jenni Haukio (1977-), ilia filo Aaro naskiĝis en 2018.

Tuomo Grundström

La artikolo el Internacia sendependa magazino en Esperanto La Ondo de Esperanto

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin