Novaĵoj (Aprilo 09)

(GMT+08:00) 2019-04-09 18:04:07     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 9-a de aprilo, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke prezidanto Xi sendis gratulan leteron por fondiĝo de Ĉina-Afrika Instituto; Trump anoncis difinon de la Irana Islama Revolucia Gvardio kiel fremdlanda terorisma organizo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Ĉina-Afrika Instituto, kiu fondiĝis marde en Pekino.

Xi diris en sia letero, ke la nuna mondo alfrontas grandajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en cent jaroj. La amikeco inter Ĉinio kaj Afriko, la plej granda evoluanta lando kaj kontinento kun plej multaj evoluantaj landoj havas tre longan historion, kaj sub la nova situacio, profundigi ĉinan afrikan amikecon, striktigi duflankajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kaj akceli reciprokan lernadon inter civilizacioj ne nur profitigas la popolojn de Ĉinio kaj Afriko, sed ankaŭ faros pli grandan kontribuon al paco kaj disvolvado de la mondo.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang lunde posttagmeze laŭ loka tempo atingis Bruselon por la 21a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU). La sekvantaro de Li inkluzivas lian edzinon Cheng Hong, ŝtatan konsilanton kaj ministron pri eksterlandaj aferoj Wang Yi, kaj vicprezidanton de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj estron de la Nacia Komisiono por Disvolvado kaj Reformo He Lifeng.

En la flughaveno Li diris, ke Ĉinio kaj Eŭropo estas du grandaj fortoj, du grandaj marketoj kaj tutmondaj partneroj. En la venonta kunveno la du partioj interŝanĝos opiniojn pri interrilatoj kaj demandoj de komunaj interesoj, surbaze de la spirito de reciproka respekto, egala kunsultiĝo kaj kunlaboro, reciproka profito kaj kumuna gajno. Li deziris, ke la du partioj atingu pli da unuanimeco pri pragmata kunlaboro, puŝu la duflankan investan interkonsenton por esenca progreso, plu riĉigu la enhavon de la ampleksa strategia partnereco, kaj daŭrigu la marŝon de la duflankaj rilatoj al pli alta nivelo, pli vasta kampo kaj pli granda profundo.

La germana ĵurnalo Handelsblatt lunde publikis la artikolon de ĉina ĉefministro Li Keqiang, titolitan de "Por malfermo kaj kunlaboro, por reciproka profito kaj komunaj interesoj".

En la artikolo li montris, ke la eŭrazia kontinento etendiĝas de Ĉinio unuflanke al Eŭropo aliflanke, sed la grandega distanco inter ili neniam estis malhelpo al kunlaboro. En la pasintaj 60 jaroj, Ĉinio kaj Eŭropo senĉese rakontis amikan kontakton de la du partioj. La 40-jara procezo de reformo kaj malfermo de Ĉinio marŝis kune kun rapida evoluo de la duflanka kunlaboro, kaj ambaŭ gajnis grandan profiton. Ĉinio ne fermos sian pordon, sed pli larĝe malfermos ĝin. La ĉina Leĝo pri Fremda Investo reflektis altan nivelon de la malfermo kaj decidon pri protekto de eksterlanda investo kaj konservon de pli justa medio de merkato. En la venonta kunveno la du partioj temos pri tagordo kaj vojmapo por akceli intertrakton pri duflanka investa interkonsento, kaj okazigos la 4an Ĉina-Eŭropan Dialogon pri Novigema Kunlaboro. Tiuj klopodoj kreos novajn impulsojn kaj novajn ĉefaĵojn de ĉina-eŭropa kunlaboro.

Li asertis, ke vizaĝe al komplekta internacia situacio, Ĉinio kaj Eŭropo devas aldoni pli multan stabilecon al ĝi. La du partioj devas akceli konservon de multflankeco kaj libera komerco, kaj kune konstrui pli malferman ekonomion. Malgraŭ tio, ke en Ĉinio ankoraŭ ekzistas maltrankveco de la disvolviĝo, Ĉinio ankoraŭ volas liveri necesan respondon kaj devon al la internacia komunumo laŭ sia kapablo kiel la plej granda evoluanta lando.

Sabate en la katara ĉefurbo Daŭho malfermiĝis la 140a Asembleo de Interparlamenta Unio, kaj ĝin ĉeestis parlamentaj delegacioj de pli ol 160 landoj. La ĉina delegacio estis gvidata de vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio, Shen Yueyue.

Shen diris en ĝenerala debato de la kunveno, ke la nuna mondo alfrontas grandajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en cent jaroj, tamen paco kaj disvolvado restas la temo de la epoko. La homaro estas la komunumo kun komuna estonteco, kaj ĉiuj landoj bezonas kunlaboron en disvolvado. Shen aldonis, ke devontigo al paco kaj disvolvado estas la originala intenco kaj senlaca strebado de Interparlamenta Unio, kaj parlamentoj de ĉiuj landoj devas kontribui por forigi miskompreniĝon, solvi kontraŭdirojn kaj akceli disvolvadon.

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke Usono difinas la Iranan Islaman Revolucian Gvardion (IIRG) kiel "fremdlandan terorisman organizon". La decido plimalbonigos usona-iranajn rilatojn kaj eble plu komplikos la mez-orientan situacion.

Trump diris en deklaro publikigita de la Blanka Domo, "Hodiaŭ mi formale anoncas la planon de mia registaro difini la Iranan Islaman Revolucian Gvardion, inkluzive de ĝia trupo Qods, kiel fremdlandan terorisman organizon laŭ la Sekcio 219 de la Akto pri Enmigrado kaj Ŝtataneco."

La oficiala Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis, ke la Plej Supera Konsilio pri Nacia Sekureco de Irano lunde deklaris trupojn de la usona Centra Komandejo en de Okcident-Azio kiel "terorisman grupon".

Deklaro publikigita de la Plej Supera Konsilio pri Nacia Sekureco diris, ke la konsilio konsideras la usonan registaron kiel la "sponsoron de terorismo" kaj anoncas la usonan Centran Komandejon kaj ĝiajn membrojn en Okcident-Azio kiel "terorisman grupon". Ĝia deklaro aldonis, ke Irano forte kondamnas la kontraŭleĝan kaj danĝeran decidon de Usono pri difino de la Islama Revolucia Gvardio kiel fremdlanda terorisma organizo.

La brita parlamento lunde adoptis leĝprojekton, permesante al ĉefministro Theresa May traktadi kun la Eŭropa Unio pri malfruigo de la dato de la retiro de Britio el la EU por malebligi seninterkonsentan foriron de la lando el la EU. La projekto oficiale validiĝos kiel leĝo post subskribo de reĝino Elizabeth II.

Laŭ nova reviziita projekto, la parlamento povas prezenti al la ĉefministro postulon pri preciza limdato de la retiro. Sed, se la EU fiksos novan daton de la retiro, la parlamento ne devos esprimi konteston nek peti la ĉefministron denove traktadi kun la EU.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin