Xi sendis gratulan leteron por fondiĝo de Ĉina-Afrika Instituto

(GMT+08:00) 2019-04-09 14:09:36     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron al la Ĉina-Afrika Instituto, kiu fondiĝis marde en Pekino.

Xi diris en sia letero, ke la nuna mondo alfrontas grandajn ŝanĝiĝojn nevideblajn en cent jaroj. La amikeco inter Ĉinio kaj Afriko, la plej granda evoluanta lando kaj kontinento kun plej multaj evoluantaj landoj havas tre longan historion, kaj sub la nova situacio, profundigi ĉina-afrikan amikecon, striktigi duflankajn interŝanĝojn kaj kunlaboron kaj akceli reciprokan lernadon inter civilizacioj ne nur profitigas la popolojn de Ĉinio kaj Afriko, sed ankaŭ faros pli grandan kontribuon al paco kaj disvolvado de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin