Trump anoncis difinon de IIRG kiel fremdlanda terorisma organizo

(GMT+08:00) 2019-04-09 14:12:33     Redaktoro:Yu

Usona prezidento Donald Trump diris lunde, ke Usono difinas la Iranan Islaman Revolucian Gvardion (IIRG) kiel "fremdlandan terorisman organizon". La decido plimalbonigos usona-iranajn rilatojn kaj eble plu komplikos la mez-orientan situacion.

Trump diris en deklaro publikigita de la Blanka Domo, "Hodiaŭ mi formale anoncas la planon de mia registaro difini la Iranan Islaman Revolucian Gvardion, inkluzive de ĝia trupo Qods, kiel fremdlandan terorisman organizon laŭ la Sekcio 219 de la Akto pri Enmigrado kaj Ŝtataneco."

Trump diris, "Tiu ĉi senprecedenca paŝo, gvidata de la Ŝtata Departemento, rekonas la realon, ke NE NUR Irano estas ŝtata sponsoro de terorismo, sed ankaŭ la Islama Revolucia Gvardio aktive partoprenas, financas kaj diskonigas terorismon kiel ilon de ŝtatisteco." Li aldonis, ke estas la unua fojo, ke Usono difinas parton de alia registaro kiel fremdlanda terorisma organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin