Irano enigis usonajn trupojn en Orient-Azio en nigran liston de terorismaj grupoj

(GMT+08:00) 2019-04-09 14:14:29     Redaktoro:Yu

La oficiala Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo raportis, ke la Plej Supera Konsilio pri Nacia Sekureco de Irano lunde deklaris trupojn de la usona Centra Komandejo en Okcident-Azio kiel "terorisman grupon".

Deklaro publikigita de la Plej Supera Konsilio pri Nacia Sekureco diris, ke la konsilio konsideras la usonan registaron kiel la "sponsoron de terorismo" kaj anoncas la usonan Centran Komandejon kaj ĝiajn membrojn en Okcident-Azio kiel "terorisman grupon".

La deklaro aldonis, ke Irano forte kondamnas la kontraŭleĝan kaj danĝeran decidon de Usono pri difino de la Islama Revolucia Gvardio kiel fremdlanda terorisma organizo.

La deklaro rimarkigis, ke la usona senbaza rimedo kontraŭ la Islama Revolucia Gvardio endanĝerigas pacon kaj sekurecon en la regiono kaj la mondo kaj malobservas internacian leĝon kaj la Ĉarton de la UN.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin