Israela parlamento komencis sian elekton

(GMT+08:00) 2019-04-09 16:06:36     Redaktoro:Yu

Israelo marde komencis la elekton de la 21a parlamento. Pli ol 40 politikaj partioj kaj partiaj koalicioj konkuros pri 120 sidlokoj de la parlamento.

Pli ol 10 000 balotejoj en la tuta lando estas malfermitaj ekde la 9a horo matene, kaj la balotado daŭros ĝis la 10a horo nokte laŭ loka tempo.

Laŭ donitaĵoj de la centra elekt-komitato, en la tuta lando entute 6,43 milionoj da loĝantoj estas kvalifikitaj voĉdonantoj, kaj laŭ prognozo, la balotkvanto atingos 70%.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin