Unuflankeco venenas mondan pacon

(GMT+08:00) 2019-04-09 19:04:34     Redaktoro:Yu

Lastatempe en Mez-Oriento la situacio fariĝis neantaŭvidebla kaj alfrontado inter kelkaj fortoj eskaladiĝis. Malantaŭ iuj gravaj okazaĵoj en la regiono ĉiam klare videblas la usona figuro. La 9an de aprilo, Israelo komencis la elekton de la 21a parlamento. Antaŭ nelonge, usona prezidento Donald Trump anoncis agnoskon de israela suvereneco super Golan-Altaĵo. La decido de Usono tuj vekis fortan oponon de la internacia komunumo, kaj estis rigardata kiel kontribuo por reelektiĝo de israela ĉefministro Benjamin Netanyahu. La 8an de aprilo, Trump anoncis, ke Usono difinas la Iranan Islaman Revolucian Gvardion (IIRG) kiel "fremdlandan terorisman organizon". Estis la unua foje, ke Usono enlistigis armeon de iu lando kiel terorisman organizon. Tiuj du okazaĵoj indikas, ke Usono rapide ŝanĝas sian mez-orientan strategion. Tia unuflanka konduto eble estigos konflikton, venenante la mondan pacon.

La 25an de marto en la Blanka Domo, Trump subskribis proklamon, oficiale agnoskante suverenecon de Israelo super Golan-Altaĵo. La decido vekis pli fortan unuaniman oponon de la internacia komunumo ol la pasintjara ordono de Trump pri traslokado de la usona ambasadorejo en Tel-Avivo al Jerusalemo, ĉar neniu lando esprimis subtenon al la usona decido, kaj eĉ neniu lando anoncis esti neŭtrala pri la afero. La 27an de marto, la Sekureca Konsilio de la UN okazigis urĝan kunvenon. Krom Usono, neniu alia el la 15 konstantaj kaj nekonstantaj membroj de la Sekureca Konsilio subtenis la usonan decidon. La Araba Ligo forte protestis kontraŭ la unuflanka konduto de Usono. Ĝenerala sekretario de la UN, supera reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, kaj prezidanto de la Afrika Unio kune ĉeestis la pintkunvenon de la Araba Ligo, esprimante subtenon al la arabaj landoj.

Spite al la ĝenerala opono de la internacia komunumo, Usono agnoskis suverenecon de Israelo super Golan-Altaĵo, akrigante streĉecon en la regiono. La kaŭzo kuŝas en tio, ke Usono ŝanĝas sian mez-orientan politikon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin