Kroataj ĵurnaloj publikigis subskribitan artikolon de ĉina ĉefministro

(GMT+08:00) 2019-04-09 19:45:37     Redaktoro:Yu

La 9an de aprilo, ĉefaj kroataj ĵurnaloj Jutarnji List kaj Vecernji List publikigis la subskribitan artikolon "Kolora lando kun vastaj perspektivoj" de ĉina ĉefministro Li Keqiang.

La ĉina ĉefministro diris, ke li baldaŭ vizitos Kroation, belan landon ĉe Adria Maro kaj ĉeestos la 8an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, kaj en tiu momento, lia impreso pri la kroata nacio, laborema kaj kuraĝa dum longa historio, eknaĝis en lia menso.

Li diris, ke en la pasintaj 27 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kroatio, la du landoj ĉiam respektis kaj egale traktis unu la alian, kun profunda politka reciproka fido, fruktodona kunlaboro en diversaj kampoj kaj forta komerca ligiteco. Li aldonis, ke li atendas sian viziton, la unuan oficialan viziton de ĉina ĉefministro, al la lando, esperante turni la riĉecon de ambaŭ landoj en komplementecon kaj eblecon de kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin