Ĉinio volas grandigi importojn el Belgio

(GMT+08:00) 2019-04-10 12:40:56     Redaktoro:Selena

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde diris, ke Ĉinio volas grandigi importojn de belgaj produktoj kun alta aldonvaloro por kontentigi postuladojn de la ĉina merkato.

Li faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun belga ĉefministro Charles Michel. Li invitis Belgion partopreni en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiu okazos novembre en Ŝanhajo.

Michel diris, ke Belgio donas grandan gravecon al siaj rilatoj kun Ĉinio kaj volas plifortigi komunikadon kaj dialogon kun Ĉinio kaj profundigi kunlaboron pri komerco, agrikulturo kaj ŝipoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin