Okazis la 21a pintkunveno de Ĉinio kaj EU

(GMT+08:00) 2019-04-10 14:16:08     Redaktoro:Xiao

Ĉina ĉefministro Li Keqiang marde posttagmeze en la ĉefstabejo de la Eŭropa Konsilio prezidis la 21an pintkunvenon de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker.

La du partioj pozitive taksis riĉajn fruktojn de la duflankaj rilatoj en diversaj kampoj kaj unuanime opiniis, ke Ĉinio kaj la EU havas vastajn komunajn interesojn en pragmata kunlaboro. Ambaŭ havas saman starpunkton pri konservo de multflankeco kaj malferma ekonomio, kaj opono kontraŭ protektismo kaj unuflankeco. La du flankoj havas komunan celon por kompletigi tutgloban regadon, konservi pacon kaj stabilecon. Strategia kontakto kaj kunlaboro de la du stabilaj fortoj kaj la du ĉefaj ekonomioj estas tre gravaj. Ambaŭ devas persisti en la ĉefa direkto de kunlaboro kaj en la principo de dialogo kaj konsultiĝo por plu puŝi la duflankajn rilatojn al stabila kaj sana disvolvado, ĉar tio utilas al fundamentaj kaj longperiodaj interesoj.

La du partioj reasertis, ke ambaŭ klopodos por profundigi la kvar flankojn de la partnereco de paco, kresko, reformo kaj civilizacio kaj akcelos plenumon de la kunlabora tagordo post 2020. La du partioj promesis subteni multflankecon, respekti fundamentan principon de internaciaj leĝoj kaj internaciaj rilatoj kun la Unuiĝintaj Nacioj (UN) ĉe la kerno, strikte persisti en sistemo de multflanka komerco, bazita sur regularo de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kaj fortigi dialogon kaj kunlaboron en reformado de la MOK.

La du partioj konsentis, ke ambaŭ promesas pli vastan, pli liberan kaj pli justan merkataliron. Ĉinio kaj la EU akcelos progreson de sia intertraktado por atingi altnivelan interkonsenton pri investo en 2020. La du flankoj konfirmis tagordon de interkonsento pri teknika kunlaboro por fortigi kunlaboron pri scienca esploro kaj novigado, kaj bonvenis unuanimon pri interkonsento koncerna al geografia identigo antaŭ tiu ĉi jarfino.

La du partioj konsentis, ke ambaŭ plu puŝos la kupliĝon de la iniciativo Zono kaj Vojo kaj eŭrazia strategio de la EU por fortigi ĉina-eŭropan kunlaboron kaj altigi kontinuigeblecon kaj inkluzivecon de azi-eŭropa interligo. La du flankoj fortigos kunlaboron ankaŭ en klimat-ŝanĝiĝo, pura energio, kaj aliaj kampoj.

La du partioj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri internaciaj kaj regionaj demandoj.

Post la kunveno, la gvidantoj kune atestis subskribon de kunlaboraj dokumentoj pri energio, konkurenco kaj aliaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin