Ĉina ĉefministro kaj gvidantoj de la EU renkontiĝis kun raportistoj

(GMT+08:00) 2019-04-10 14:16:37     Redaktoro:Xiao
Ĉina ĉefministro Li Keqiang, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker kune renkontiĝis kun raportistoj post la 21a pintkunveno de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU).

la gvidantoj konigis la fruktojn de la konveno kaj montris, ke kiel du grandaj fortoj por konservado de paco, prospero kaj evoluo de la mondo, Ĉinio kaj Eŭropo devas fortigi kunlaboron kaj vastigi komunajn interesojn por profitigi la du popolojn. La komuna deklaro estas riĉa frukto, kiu reflektas la maturiĝon kaj altan nivelon de la ĉina-eŭropa ampleksa partnereco kaj konfirmas la direkton de la laboro pri duflankaj rilatoj en la estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin