Ĉina diplomatio malfermis sian eŭropan sezonon

(GMT+08:00) 2019-04-10 12:51:26     Redaktoro:Yu

En la frua printempo de la kuranta jaro la ĉina diplomatio malfermis sian eŭropan sezonon. Ĉina prezidanto Xi Jinping elektis tri eŭropajn landojn kiel cellokojn de sia unua eksterlanda vojaĝo en tiu ĉi jaro, kaj poste ankaŭ ĉefministro Li Keqiang vizitas Eŭropon, kio montras la senprecedencan gravecon, kiun Ĉinio kaj Eŭropo donas unu al la alia.

Marde posttagmeze en Bruselo, ĉefministro Li, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Dusk kaj prezidanto de la Eŭropa Unio Jean-Claude Juncker ĉeestis la 21an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU kaj publikigis komunan deklaron. Tio estas mekanismo de la plej altnivela politika dialogo inter Ĉinio kaj la EU. Pasintjare en Pekino, la du flankoj festis la 20an datrevenon de establo de la mekanismo. Ĉi-jara kunveno povas esti rigardata kiel la nova deirpunkto. La du flankoj konsentis kunigi manojn por profundigi kunlaboron, vastigi komunajn interesojn kaj firmigi kungajnajn rezultojn, kio eligis signalon favoran al la komplika kaj ŝanĝiĝema internacia situacio.

Ĉinio kaj Eŭropo havas komunan konsenton pri multaj temoj, kaj iliaj interesoj estas interplektitaj, kio fariĝis solida bazo por pli profunda kunlaboro inter la du flankoj. Iam eŭropaj amaskomunikiloj rimarkigis, ke la eŭropa politiko pri Ĉinio estas ŝanceliĝema. Kiel oni rigardas kunlaboron kaj konkurencon inter Ĉinio kaj Eŭropo? Tio estas fokuso de la du flankoj kaj eĉ de la tuta mondo. Gvidantoj de Ĉinio kaj la EU asertis en kelkaj okazoj, ke kunlaboro inter la du flankoj estas pli grava ol ilia konkurenco, kaj inter ili estas pli da konsentoj ol da diverĝoj.

Dum la kunveno, la du flankoj atingis konsentojn en protekto de multflankeco kaj libera komerco, intensigo de teknologia kunlaboro, akcelado de la intertraktado pri interkonsento koncenrna al investo, vastigo de dudirekta merkataliro, kaj fortigo de konektiteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin