Wang Yi renkontiĝis kun Federica Mogherini

(GMT+08:00) 2019-04-10 13:46:46     Redaktoro:Yu

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi renkontiĝis kun supera reprezentanto de la Eŭropa Unio (EU) pri eksterlandaj aferoj kaj sekureca politiko Federica Mogherini flanke de la kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU marde en Bruselo.

Wang diris, ke la altnivela strategia dialogo inter li kaj Mogherini antaŭ nelonge faris necesan preparadon por la kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU. Danke al komunaj klopodoj, Ĉinio kaj la EU atingis konsenton pri komuna deklaro publikigita marde. Li diris, ke la deklaro, ampleksa kaj fruktodona, reprezentas la altan nivelon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU, la diversajn konsentojn akumulitajn de ili, la solidarecon kaj kunlaboron inter la du flankoj kaj ankaŭ la spiriton de reciproka profito kaj komuna gajno.

Mogherini atendis sukcesan kunvenon de gvidantoj de la EU kaj Ĉinio kaj esprimis dankon pro la laboro farita de ambaŭ teamoj por la komuna deklaro. Ŝi diris, ke la EU pretas labori kun Ĉinio por plua evoluado de la interrilatoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin