La irana oficiala Islam-Respublika Novaĵ-Agentejo marde raportis, ke la Irana Atom-Energia Organizo tiutage oficiale komencis la instaladon de centrifugiloj de la tipo IR-6.
La raporto diris, ke prezidento Hassan Rouhani ordonis la Iranan Atom-Energian Organizon instali centrifugilojn de la tipo IR-6 en la urani-riĉiga instalaĵo Natanz en centra Irano. Post la instalado, la centrifugiloj eltenos serion da provoj. Rouhani gratulis la atom-energian organizon, dirante, ke la sukceso de tiuj centrifugiloj estas granda atingo de la lando.