Brita ĉefministro diskutis kun sia germana paralelulo pri retiro de Britio el EU

(GMT+08:00) 2019-04-10 14:23:35     Redaktoro:Yu

Brita ĉefministro Theresa May marde vizitis Germanion por diskuti kun sia germana paralelulo Angela Merkel pri malfruigo de la retiro de Britio el la Eŭropa Unio antaŭ la urĝa pintkunveno de la EU.

Ili konversaciis dum ĉirkaŭ unu horo sen okazigo de komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo. Deklaro publikigita de la germana registaro menciis nur, ke la temo de ilia interparolado estis la retiro de Britio el la EU. Proparolanto de la germana registaro Steffen Seibert diris al raportistoj, ke tio estis "sekreta kunveno".

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin