La stila revolucio de Akvohomo                    de Alessandra Madella

(GMT+08:00) 2019-04-10 09:27:12     Redaktoro:祃璟琳

 

Lastatempe unu el la plej priparolataj filmoj en la kampuso de la Artkolegio de Kunming estas AKVOHOMO (Aquaman, 2018) de la Malesi-naskita ĉin-devena aŭstrala reĝisoro James Wan. Multe da geinstruistoj kaj gestudentoj ŝatas ĝian buntan prezentadon de la subakva mondo, plenplena je 3-dimensiaj specialaj efektoj. Finfine ankaŭ super-heroo el usonaj DC-bildstrioj kapablis havi plezurigan film-prezentadon kompareblan en vida riĉeco al tiuj de siaj kolegoj el Marvel-bildstrioj. Inter la lastaj oni povas memori la sukcesan lastjaran NIGRAN PANTERON (angle, Black Panther, 2018) pri afrika reĝo protektanta sian popolon kaj oferanta helpon al la mondo. Se la krude sincera karaktero de Akvohomo havas siajn admirantojn, la plej multo el la ĉinaj junulinoj ŝatas la pli tradicie elegantan kaj subtile kalkuleman junan fraton Omr. En tiu videblas simileco kun alia filma super-heroa frata paro, Thor kaj Loki. Se la fulmo-dio Thor konkeras respekton pere de siaj muskoloj kaj nobla respondeco, la juna Lohki gajnas korojn pere de siaj longaj nigraj haroj, svelta figuro, ruzaj okuloj kaj ĉarma senskrupuleco.

La super-herooj de Marvel tradicie kontrabandas la koŝmarojn kaj la malhelajn angulojn, kiuj igas tiel vivoplena kaj interesa la usonan socion kaj psikon. Tiu aspekto bone videblas ekzemple en la HULK produktita en 2003 fare de la tajvana reĝisoro Li Ang, kiu kapablis doni al ni filozofian meditadon pri kolero. Male la super-herooj de DC-bildstrioj en la komuna penso kunligas mapli interesan vidan prezentadon al tute surfaca konservativa simpleco de celoj kaj opinioj. Inter ili la malnov-stila Akvohomo estis la plej ofte primokita pro la banaleco de sia oranĝ-kolora skvamigita ĉemizo kaj verda pantalono, sia mallonga blonda hararo kaj siaj relative malfortaj super-povoj. Tamen mi ĉi tie unue montros, ke eĉ surface simplaj super-herooj de DC-bildstrioj kiel Superhomo (Superman) kaj Mirinda Virino (Wonder Woman) havis je la komenco fortajn kunligojn kun pli radikalaj ideoj en usona socio kaj nur poste iĝis signo de konservativemo. Kaj fine mi klopodos pensi kiel la stila revolucio de la nova Akvohomo igas lin pli kapabla alparoli gravajn problemojn de nuntempa Usono kiel inter-etnajn kaj inter-klasajn rilatojn kaj la sencon, ke ekologiaj defioj gravaj por la tuta mondo ne povas plu esti izolite alfrontataj.

Martin Lund en sia libro REKONSTRUANTE LA ŜTALAN VIRON, SUPERHOMON 1938-1941. JUD-USONA HISTORIO KAJ LA INVENTO DE LA JUD-BILDSTRIA KUNLIGO (angle, Reconstructing the Man of Steel, Superman 1938-1941. Jewish American history, and the Invention of the Jewish-Comics Connection, 2016) disputas la nuntempan tendencon ekster-historie legi Superhomon kiel simple rekte influatan de "ĉiamaj" judaj tropoj kiel Moseo aŭ la golemo. Male, Lund proponas pripensi la historiajn kondiĉojn de la kreado de Superhomo fare de Jerry Siegel kaj Joe Shuster, filoj de judaj enmigrintoj al Norda Ameriko, dum la Granda Depresio kaj la ekonomia programo de Nova Interkonsento (angle, New Deal) de la usona prezidento Franklin D. Roosevelt. Tiu pli akurata kompreno permesas montri kiel en siaj unuaj episodoj el sia apero en 1938 Superhomo ne estis boneca skolto luktanta kontraŭ super-povaj aŭ alimondaj super-malbonuloj, sed ekzemple devigis arm-vendiston, kiu senskrupule profitis el militoj, iĝi soldato en sud-amerika armeo por mem sperti la konsekvencon de siaj agoj. Same li faris laborigante en kaverno ekspluateman estron, kiu tute ne zorgis pri la sano kaj sekureco de siaj ministoj. Se poste la urbo Metropolis iĝis unu-dimensia mondo de mez-klasaj blankuloj, en la tute unuaj episodoj de Superhomo videblas ankaŭ tiaj socialismaj tendencoj. Tamen Lund argumentas, ke je la fino de la 1930aj jaroj Siegel kaj Shuster jam pensis, ke socialismo apartenis al la enmigrinta sperto, dum ili deziris pli kaj pli usonaniĝi. La origina identeco de Superhomo do legeblas kiel klopodo redifini la nacion en iom pli inkluzivaj terminoj, kiu konformiĝas al komuna amerikaniĝema sento ene de la tiama juda komunumo en Usono.

Mirinda Virino estis kreata fare de William Moulton Marston, psikologo de la blanka, anglo-saksona kaj protestanta elito de Bostono, kies normana praavo partoprenis en la batalo de Hastings en 1066. Li same inventis la ekzamenon por determini mensogadon kaj kiel psikologia konsultanto de la eldonisto de Superhomo sugestis enkonduki super-herooinon por pli bone kontraŭstari kritikojn, ke bildstrioj nur estis vireca afero plenplena je antaŭjuĝoj kontraŭ inaj kvalitoj, kiel tenera amemo. Tamen, kiel Jill Lepore argumentas en sia libro LA SEKRETA HISTORIO DE MIRINDA VIRINO (angle, The Secret History of Wonder Woman, 2014), en la kreado de sia super-heroino li inspiriĝis al Olive Byrne, nevino de la fama feministino Margaret Sanger, kiu kredis je libera amo kaj la uzado de kontraŭkoncipiloj por propravola patriniĝo. La amazona Mirinda Virino aperis en 1941 kiel usona patriotino. Sed eble ŝia plej grava psikologia rolo, krom prezenti fortan virinon, estis mediacii malfermigajn ŝanĝojn en la tiama konservativa formo de usona familio, kiuj povis esti pli vaste akceptemaj kaj enpovigaj por virinoj.

La nuna Akvohomo eble akiras similan novigan signifon en la nuna kunteksto pere de sia stila revolucio. Fakte li estas ludata en la filmo de la Havaj-devena kaj parte etna Jason Momoa. Pro liaj longaj hararo kaj barbo kaj impone muskola busto kovrita je tatuaĵoj, la reĝisoro James Wan komparis lin al nov-zelanda Maorio, tiel substrekante la etnan komponon. En la filma persono de Akvohomo tiu etna karaktero korespondas al lia terula kaj atlantida deveno. Sed en signifoplena sceno de la filmo li estas akceptata kiel samulo fare de grupo de malaltklasaj usonaj blankuloj en bier-drinkejo, kiuj petas lin kune pozi por saĝ-telefona portreto. Same kiel li kapablas mediacii inter la teruloj kaj la atlantidoj, kiuj volus respondi per batalo al la poluado de la maroj, la nova Akvohomo kapablas kunmeti la kutimajn sociajn agojn, kiuj karakterizas la identecon de blanka usona malaltklasulo kaj pli larĝa vido de la mondo kaj de la ekologiaj defioj de nia Tero. En tiu ĉi senco, la nova stilo de Akvohomo eble klopodas konstrui ponton de konscio, kiu povus esti grava.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin