Novaĵoj (Aprilo 11)

(GMT+08:00) 2019-04-11 15:47:13     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 11-a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke ĉina ĉefministro renkontiĝis kun sia kroata paralelulo; la EU aprobis flekseblan prokraston de la retiro de Britio ĝis la fino de oktobro. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Merkrede matene en Zagrebo, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia kroata paralelulo Andrej Plenkovic.

Li diris, ke Ĉinio kaj Kroatio havas longan historion de amikaj interŝanĝoj kaj la duflankaj rilatoj havis sanan kaj stabilan disvolviĝon depost la starigo de diplomatiaj rilatoj. Ĉinio volas fortigi kunlaboron de reciproka profito kaj kungajno, bazitan sur reciproka respekto, egaleco kaj konfido, kaj malfermi la novan situacion de la duflankaj rilatoj.

Li montris, ke Ĉinio fortigos sinergion de la iniciato Zono kaj Vojo kun la evoluigaj strategioj de Kroatio, grandigos la skalon de duflanka komerco, altigos la nivelon de dudirekta investo, pliigos importon de kroataj produktoj konforme al ĉina postulado, subtenos ĉinajn entreprenojn partopreni en la konstruado de haveno, fervojo kaj aliaj infrastrukturaj projektoj, kaj profundigos homajn interŝanĝojn inkluzive de kulturo, turismo kaj aliaj.

Plenkovic diris, ke la alveno de Li estas la unua vizito de ĉina ĉefministro al Kroatio depost la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Kroatio volas pliigi komprenon de la ĉinaj historio kaj civilizacio kaj subteni konstruadon de la Zono kaj Vojo por profitigi la du landojn kaj la du popolojn. La kroata ĉefministro pozitive taksis la fruktojn de la 21a ĉina-eŭropunia pintkonveno kaj montris, ke Kroatio volas ludi pozitivan kaj konstrueman rolon en disvolviĝo de la rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Post la renkontiĝo, la du gvidantoj kune atestis subskribon de dokumentoj pri duflanka kunlaboro en komerco, investo, turismo, inspektado de kvalito, sporto kaj aliaj, renkontiĝis kun raportistoj kaj publikigis komunan deklaron de la du registaroj.

La saman tagon, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis ankaŭ kun kroata prezidento Kolinda Kitarovic.

Li diris, ke Ĉinio kaj Kroatio ĉiam persistas en reciproka respekto, egaleco, reciproka profito kaj kungajno, kaj la duflankaj rilatoj tenas sanan kaj stabilan disvolvadon. La kunlaboro de la du landoj estas egala, malferma kaj inkluziva kun granda potencialo. Ĉinio fortigos la sinergion de la iniciato Zono kaj Vojo kun la kroata iniciato Tri Maroj, kaj senĉese profundigos pragmatan kunlaboron kun Kroatio.

Kitarovic montris, ke Kroatio kaj Ĉinio havas tradician kaj profundan amikecon, kaj ankaŭ tenas amikajn duflankajn rilatojn. La du landoj havas grandan potencialon en kunlaboro de komerco, investo, kulturo kaj aliaj kampoj. La vizito de ĉina ĉefministro rikoltos riĉajn fruktojn kaj aldonos novan forton al la duflankaj rilatoj. Kroatio bonvenigas investon de ĉinaj entreprenoj en konstruado de havenoj kaj aliaj.

Marde en Bruselo, ĉina ĉefministro Li Keqiang kunprezidis la 21an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kun prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker. Diversaj rondoj de Eŭropo alte taksis la rezultojn de la kunveno, opiniante, ke la konsentoj atingitaj en la kunveno plu akcelos komprenon kaj kunlaboron de ambaŭ flankoj.

Franca fakulo pri internaciaj kaj ĉinaj demandoj David Gosset diris, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio estas nemankigebla faktoro por paco kaj prospero de la mondo. Li aldonis, ke la kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio helpas al ambaŭ flankoj plifortigi kunlaboron, akceli komercon kaj investon kaj kune protekti internacian sistemon kun UN kiel la kerno.

Martin Albrow, brita fama sociologo, iniciatinto de la koncepto de "tutmondiĝo", diris, ke fronte al diverseco de valoroj kaj civilizacioj, Ĉinio kaj la Eŭropa Unio devas regi diferencojn, plu pliigi reciprokan fidon, plifortigi kunlaboron kaj realigi kungajnon per "komuna celo".

Merkrede en la stabejo de la Eŭropa Unio en Bruselo malfermiĝis la ekspozicio "seĉado de bela vivo", montrante la atingojn akiritajn de Ĉinio en la klopodo por elimino de malriĉeco.

La ekspozicio kaj la kultura kaj turisma semajno de la ĉina provinco Jilin estis organizitaj sub la aŭspicoj de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio kaj Jilin-provinca registaro, kun la celo diskonigi gravajn eksplikojn de ĉina prezidanto Xi Jinping pri mildigo de malriĉeco kaj montri grandajn atingojn de Ĉinio en ĉi tiu kampo.

Prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk diris merkrede en noktomeza gazetara konferenco post speciala pintkunveno de la Eŭropa Unio (EU), ke gvidantoj de la ceteraj 27 membroj de la EU konsentis pri fleksebla prokrasto de la retiro de Britio el la EU ĝis la 31a de oktobro.

Tusk diris, ke tio signifas, ke Britio havas pliajn ses monatojn por trovi la plej bonan eblan solvon.

Deklaro publikigita de la EU post maratona nepublika intertraktado diris, ke tia prokrasto devas esti daŭrigita, nur kiam ĝi estas necesa, kaj ĉiuokaze ĝi ne devas esti pli longa ol ĝis la 31a de oktobro. La deklaro aldonis, ke se la retira interkonsento estus ratifita de ambaŭ partioj antaŭ ĉi tiu dato, la retiro okazos en la unua tago de la sekvanta monato.

La EU substrekis, ke se Britio ankoraŭ estus membro de la unio, kaj se ĝi ne povus ratifi la retiran interkonsenton antaŭ la 22a de majo, ĝi devos okazigi la elektojn al la Eŭropa Parlamento, alie la retiro okazos en la 1a de junio.

La 140a Asembleo de Inter-Parlamenta Unio (IPU) fermiĝis post la kvintaga daŭro merkrede en la katara ĉefurbo Daŭho. Deklaro de prezidanto, publikigita post la kunveno, kondamnis la agnoskon de Usono pri suvereneco de Israelo super la siria teritorio Golan-Altaĵo.

La deklaro diris, ke Inter-Parlamenta Unio opiniis, ke la konduto aneksi alilandan teritorion per milito estas malpermesita, kaj la unio kondamnas la usonan konduton agnoski suverenecon de Israelo super la siria teritorio Golan-Altaĵo. La usona ago malobservis rilatajn rezoluciojn de la Sekureca Konsilio de UN kaj malfaciligos la realigon de justa kaj longedaŭra paco en Mez-Oriento. La deklaro urĝis ĉiujn partiojn de la konflikto en Mez-Oriento sin deteni de rimedoj, kiuj povas intensigi la konflikton. Ĝi aldonis, ke Inter-Parlamenta Unio oponas ĉiajn unuflankajn agadojn de iu ajn lando, nekonformajn al internacia leĝo, inkluzive de blokado, bojkoto kaj sankcioj.

Raul Castro, la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo, diris merkrede, ke Usono kontinue subfosis kuba-usonajn rilatojn, kaj minacis pacon de Latin-Ameriko kaj la kariba regiono, sed la kuba popolo ne timas la agresan konduton de Usono nek rezignos iun ajn principon.

Castro faris la rimarkojn en la dua speciala kunveno de la 9a Nacia Asembleo de Popola Potenco. Li diris, ke la agoj de Usono estas pli kaj pli agresemaj, kaj ĝi senĉese subfosis la kuba-usonajn rilatojn. Li aldonis, ke la kuba flanko jam sciigis la usonan registaron per diplomatiaj rimedoj kaj publikaj kanaloj, ke Kubo ne timas usonan minacon, kaj ĝi firme sekvos la vojon de socialismo, defendos la nacian estontecon kaj protektos pacajn aferojn kontraŭ fremdlanda interveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin