Ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia kroata paralelulo Andrej Plenkovic

(GMT+08:00) 2019-04-11 14:21:01     Redaktoro:Xiao

Merkrede matene en Zagrebo, ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun sia kroata paralelulo Andrej Plenkovic.

Li diris, ke Ĉinio kaj Kroatio havas longan historion de amikaj interŝanĝoj kaj la duflankaj rilatoj havis sanan kaj stabilan disvolviĝon depost starigo de la diplomatiaj rilatoj. Ĉinio volas fortigi kunlaboron de reciproka profito kaj kungajno, bazitan sur reciproka respekto, egaleco kaj konfido, kaj malfermi la novan situacion de la duflankaj rilatoj.

Li montris, ke Ĉinio fortigos sinergion de la iniciato Zono kaj Vojo kun la evoluigaj strategioj de Kroatio, grandigos la skalon de duflanka komerco, altigos nivelon de dudirekta investo, pliigos importon de kroataj produktoj konforme al ĉina postulado, subtenos ĉinajn entreprenojn partopreni en la konstruado de haveno, fervojo kaj aliaj infrastrukturaj projektoj, kaj profundigos homajn interŝanĝojn inkluzive de kulturo, turismo kaj aliaj.

Li akcentis, ke mekanismo de la "kunlaboro 16+1" ludis gravan rolon en fortigo de la rilatoj inter Ĉinio kaj centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj, kaj en antaŭenigo de la eŭropa integriĝo. Ĉinio admiras la klopodon de Kroatio por antaŭenpuŝo de la mekanismo, kaj volas klopodi kune kun Kroatio por bone plenumi ĝian 8an pintkunvenon.

Plenkovic diris, ke la alveno de Li estas la unua vizito de ĉina ĉefministro al Kroatio depost la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. Kroatio volas pliigi komprenon de la ĉinaj historio kaj civilizacio kaj subteni konstruadon de la Zono kaj Vojo por profitigi la du landojn kaj la du popolojn. La kroata ĉefministro pozitive taksis la fruktojn de la 21a ĉina-eŭropunia pintkonveno kaj montris, ke Kroatio volas ludi pozitivan kaj konstrueman rolon en disvolviĝo de la rilatoj inter Eŭropo kaj Ĉinio.

Post la renkontiĝo, la gvidantoj kune atestis subskribon de dokumentoj pri duflanka kunlaboro en komerco, investo, turismo, inspektado de kvalito, sporto kaj aliaj, renkontiĝis kun raportistoj kaj publikis komunan deklaron de la du registaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin