Novaĵoj (Aprilo 12)

(GMT+08:00) 2019-04-12 16:58:21     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 12-a de aprilo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Xi gratulas Kim pro lia reelektiĝo kiel prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la KDPR; ĉina ĉefministro renkontiĝis kun siaj paraleluloj el centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede sendis mesaĝon al la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un, gratulante lin pro lia reelektiĝo kiel prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la KDPR.

Xi diris en sia mesaĝo, "Vi estas denove elektita kiel prezidanto de la Komisiono pri Ŝtataj Aferoj de la KDPR en la unua sesio de la 14a Plej Supera Popola Asembleo de la lando, kio reflektas konfidon kaj subtenon de la popolo kaj partio al vi, kaj mi esprimas varman gratulon kaj sincerajn bondezirojn al vi." Xi aldonis, ke Ĉinio kaj la KDPR estas amikaj najbaroj kunligitaj per montoj kaj riveroj, kaj ke li donas grandan gravecon al tradicia amikeco kaj kunlaboro inter la du landoj.

Ĵaŭde posttagmeze en Dubrovnik de Kroatio, ĉina ĉefministro Li Keqiang respektive renkontiĝis kun siaj paraleluloj el Albanio, Slovakio, Ĉeĥio, Slovenio, Bulgario kaj Serbio antaŭ la inaŭguro de la jarkunveno de la mekanismo de kunlaboro inter Ĉinio kaj 16 centr-eŭropaj kaj orient-eŭropaj landoj.

En la interparolado kun albana ĉefministro Edi Rama, Li diris, ke Ĉinio kaj Albanio havas longan historion de amikaj kontaktoj. La 70a datreveno de starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj indikas, ke la duflankaj rilatoj estas en la nova periodo de disvolvado. Ĉinio klopodos kune kun Albanio por fortigi amikajn rilatojn, puŝi antaŭen pragmatan kunlaboron, plu altigi la nivelon de la duflankaj rilatoj, kaj profitigi la du popolojn. Ĉinio bonvenigos albanan eksporton de agrikulturaj produktaĵoj, akcelos faciligon de personaraj interŝanĝoj kaj pliigon de junularaj interŝanĝoj de la du landoj.

Rama diris, ke Albanio solene festos la 70an datrevenon de siaj diplomatiaj rilatoj kun Ĉinio. La albana flanko aktive subtenas kunlaborajn projektojn kun Ĉinio, volas kreskigi la eksporton al Ĉinio kaj atendas faciligon de vizito de siaj civitanoj al Ĉinio.

Dum la renkontiĝo kun slovaka ĉefministro Peter Pellegrini, Li diris, ke kun la alveno de la 70a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Slovakio en tiu ĉi jaro, Ĉinio akcelos politikan konfidon inter la du flankoj kaj puŝos antaŭen la duflankajn rilatojn sur la sana vojo. Ĉinio neniam fermos sian pordon kaj bonvenigos slovakan eksporton de agrikulturaj kaj aliaj produktaĵoj. Ĉinio volas sinergiigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la evoluigaj strategioj de Slovakio, kaj profundigi kunlaboron en infrastruktura konstruado, cifer-ekonomio, trafiko, loĝistiko kaj aliaj.

Pellegrini diris, ke Slovakio bonvenigas la investon de Ĉinio, kaj volas malfermi merkaton al ĉinaj entrepenoj kaj liveri justan, egalan kaj nediskriminacian traktadon.

Li diris en la renkontiĝo kun ĉeĥa ĉefministro Andrej Babis, ke Ĉinio kaj Ĉeĥio havas 70-jaran historion de pragmata kunlaboro depost la starigo de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj. La ĉina flanko aktive klopodos kune kun la ĉeĥa flanko por esploro de novtipa reĝimo de kunlaboro kun regionaj landoj kaj akcelos komercan ekvilibron. Ĉinio plu pliigos la duflankan pragmatan kunlaboron en industrio, nuklea energio kaj aliaj kampoj.

Babis diris, ke Ĉeĥio bonvenigos la investon de Ĉinio, kaj plu fortigos pragmatan kunlaboron kun Ĉinio en trafiko, energio, turismo kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Dum la renkontiĝo kun sia slovena paralelulo Marjan Sarec, Li diris, ke Ĉinio volas sinergiigi la iniciaton Zono kaj Vojo kun la evoluigaj strategioj de Slovenio kaj akceli kunlaboron en la kampoj de teknologia novigo, mezgrandaj kaj malgrandaj entreprenoj.

Sarec diris, ke Slovenio kaj Ĉinio estas gravaj partneroj de kunlaboro en la tuta mondo. Slovenio volas pliigi kunlaboron en la kampoj de komerco, investo, teknologio kaj farmacio, kaj puŝi la duflankajn rilatojn por nova disvolviĝo.

En tiu ĉi jaro venos la 70a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Bulgario. Li diris al bulgara ĉefministro Boyko Borisov, ke la ĉina flanko jam amplekse aranĝos serion da festaj aktivadoj. Sekve de tio, la duflankaj rilatoj ankaŭ renkontos novan ŝancon. Ĉinio fortigos kunlaboron inter la du landoj pri infrastrukturaj projektoj, agrikultura scienco kaj aliaj kampoj, kaj plu disvolvos interpopolajn interŝanĝojn. En la bulgara ĉefurbo Sofio oficiale malfermiĝos la centro de la ĉina kulturo.

Borisov diris, ke Bulgario plu profundigos interligon kun Ĉinio por rikolti pli efektivajn fruktojn.

Dum la renkontiĝo kun serba ĉefministro Ana Brnabic, Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Serbio tenis tendencon de bona disvolvado kaj la duflanka kunlaboro stabile disvolviĝis en la lastaj jaroj. Ĉinio plu klopodos kun Serbio por kunlaboro pri ekonomio kaj komerco, kaj infrastruktura konstruado, pliigos personarajn kaj interpopolajn interŝanĝojn, kaj disvolvos la duflankajn rilatojn kaj kunlaboron.

Brnabic diris, ke la bona progreso de la hungara-serba fervojo plifortigis la rilatojn inter Serbio kaj Ĉinio. La serba flanko deziras labori kun Ĉinio por kunlaboro en infrastruktura konstruado, evoluado de mineralaj resursoj, energio, aŭto, financo, kulturo, turismo kaj aliaj kampoj.

Sudana ministro pri defendo Awad Mohamed Ahmed Ibn Auf ĵaŭde ĵuris enoficiĝon kiel prezidanto de transira milita komitato de Sudano.

Antaŭ tio Ibn Auf faris televidan paroladon, anoncante, ke la reĝimo de Omar al-Bashir estis renversita, kaj la lando estas en krizostato.

Ibn Auf, vestita per armea uniformo, aperis sur ekrano de la nacia televido. Li diris, ke kiel ministro pri defendo, li anoncas la renversiĝon de la reĝimo de al-Bashir, kaj ke al-Bashir jam estis arestita. Li aldonis, ke milita komitato estos fondita por administri la landon dum dujara transira periodo, kaj la provizora konstitucio estas suspendita.

Proparolanto de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Maria Zakharova diris ĵaŭde, ke la kontraŭleĝaj unuflankaj sankcioj de Usono kontraŭ Venezuelo kaŭzis al la lasta ekonomian perdon de pli ol 110 miliardoj da usonaj dolaroj; estas pli bone, ke Usono nuligu sankciojn anstataŭ trudi al Venezuelo humanitaran helpon kun limigita kvanto.

Zakharova diris en regula gazetara konferenco, ke la okcidento intencis trudi al Venezuelo humanitaran helpon kun la valoro de nur kelkdek milionoj da usonaj dolaroj, sed la kontraŭleĝaj unuflankaj sankcioj de Usono kontraŭ Venezuelo kaŭzis al la lasta ekonomian perdon de pli ol 110 miliardoj da usonaj dolaroj.

La israela centra elekt-komitato anoncis la rezultojn de la parlamenta elekto vendrede frumatene. La partio Likud, gvidata de nuna ĉefministro Benjamin Netanyahu, gajnis 36 sidlokojn, pli multe ol sia ĉefa rivalo la Blua kaj Blanka Partio, kiu akiris 35 sidlokojn, kaj tiel ĝi fariĝis la plej granda partio de la parlamento.

Hanan Melcer, prezidanto de la centra elekt-komitato, diris, ke la oficialaj rezultoj de la elekto estos prezentitaj al prezidento Reuven Rivlin, kaj la donitaĵoj eble ŝanĝiĝos antaŭ tio. Analizantoj diris, ke estas granda ebleco, ke Netanyahu sukcese organizos la kabineton kaj restos sur la posteno de ĉefministro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin