Enorma ŝanĝiĝo de la ĉina sporto post la fondiĝo de la nova Ĉinio

(GMT+08:00) 2019-04-15 09:41:12     Redaktoro:Xiong

De 1952, kiam la nova Ĉinio unuafoje partoprenis en Someraj Olimpikoj, al 2015, kiam Pekino plus Zhangjiakou riveris la permeson gastigi la Vintrajn Olimpikojn de 2022, la sporta afero de Ĉinio disvolviĝas senĉese kaj rimarkinde, kun la glora sperto okazigi la Somerajn Olimpikojn de 2008 kaj havigi al si la honoron teni la Vintrajn Olimpikojn de 2022 en Ĉinio.

La 29an de julio 1952 la ĉina delegacio atingis la urbon Helsinko por la 15aj Someraj Olimpikoj. En la olimpika vilaĝo la ĉinaj sportistoj ĉeestis la ceremonion por hisi nacian flagon. (La foto el la novaĵagentejo Xinhua)

La 7an de aŭgusto 1984 la ĉina virina teamo de volejbalo venkis la usonan kaj suriris sur la premiricevan podion por sia ĉampioneco en la 23aj Someraj Olimpikoj. (Fotita de Hu Yue, rapostisto de la novaĵagentejo Xinhua.)

La 29an de julio 1984, en la 23aj Someraj Olimpikoj, sinjoro Xu Haifeng honorigis sin per ĉampioneco en la konkurso de la vira pafado de memelektita pistolo. La ora medalo akirita de ĉina sportitsto estas la unua en la olimpika historio de Ĉinio. (Sinjoro Xu Haifeng en konkurso, fotita de Guan Tianyi, raportisto de la novaĵagentejo Xinhua)

La 13an de julio 2001, en Moskvo, en la 112a Internacia Olimpika Komitato Juan Antonio Samalanch, la prezidanto de la Komitato, deklaris, ke la Someraj Olimpikoj de 2008 estu tenataj de la urbo Pekino. (La foto el la novaĵagentejo Xinhua)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin